Thomas Alva Edison

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Alva Edison
usona inventisto
usona inventisto
Persona informo
Naskonomo Thomas Alva Edison
Naskiĝo 11-a de februaro 1847
en Milan, Ohio, Usono
Morto 18-a de oktobro 1931
en West Orange, New Jersey, Usono
Mortokialo duatipa sukera diabeto
Tombo Thomas Edison National Historical Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Cooper Union
Subskribo Thomas Alva Edison
Familio
Patro Samuel Ogden Edison
Patrino Nancy Elliott
Frat(in)o Carlisle Snow Edison
Edz(in)o Mary Stilwell Edison • Mina Miller
Infanoj Charles Edison • Theodore Miller Edison • Thomas Alva Edison Jr. • Marion Estelle Edison Oeser • Madeleine Edison • William Leslie Edison
Parencoj Lewis Miller
Okupo
Okupo inĝenieroinventisto • matematikisto • entreprenisto • scenaristoentreprenistofilmreĝisorofizikisto
Verkoj ampolo
fonografo
vdr

Thomas Alva EDISON (tOmas Alva EDison), 11-a de februaro 1847 - 18-a de oktobro 1931, estis fama usona inventisto kaj entreprenisto.

Edisono kaj liaj helpantoj inventis la ampolon, fonografon kaj multajn diversajn ilojn. Aliaj asertas, ke ne Edison inventis la elektran lampeton, sed germandevena s-ro Goebel. Laŭ tio ekzistas dokumentoj pri proceso Edison kontraŭ Goebel, kiun Edison perdis. Fakto estas, ke Goebel perdis.

Sed ankaŭ Edison ne estis la unua inventinto de la ampolo ankaŭ nomigita inkandeska lampo, diversaj aliaj antaŭe laboris pri tio. En la praktika uzo estis grava ĝis hodiaŭ lia tipo de ampolingo.

Li ankaŭ sukcese eksperimentis pri la provizo de elektro al domoj kaj en Novjorko starigis la unuan centralon.

Edisono sukcesis industriigi inventadon, kontraste al la antaŭaj pli artecaj inventistoj. La firmao de Edisono estis granda pioniro de filmkomerco dum la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. William Dickson, dungito ĉe la laboratorio de Edisono en Menlo Park, Nov-Ĵerzejo, kreis fruan specon de kinokamerao, sed la montrilo, la Kinematografo, estis skatolo kun okulumilo por ke la spektantoj rigardu (kaj pagu) unuope. Enspeziga, sed nur kiel novamuzaĵo—la spektantaro ŝatis nek la mallongecon de la filmoj (nur unu-du minutoj) nek la malkomforton de la kinejetoj. Dickson poste forlasis Edisonon por krei novan projekciilon ne limigitan je po unu spektanto.

Li batalis kontraŭ Nikola Tesla, pri kiel organizi elektran sistemon. Edisono pledis por kontinua kurento kaj Tesla por alterna kurento. En tiu kazo Tesla venkis.

Li havis nederlandajn prapatrojn. Lia praavo, John Edison, ĉirkaŭ 1730 elmigris el Nederlando al New Jersey kaj fariĝis terkultivisto en la ĉirkaŭaĵo de West Orange

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda