Thomas Howard (3-a duko de Norfolk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Howard (3-a duko de Norfolk): portreto de Hans Holbein

Thomas HOWARD (3-a duko de Norfolk) (n. 1473, m. la 25-an de aŭgusto 1554) estis tudora politikisto kaj onklo de du edzinoj de Henriko la 8-a (Anglio), Anne Boleyn kaj Catherine Howard.

Gepatroj

Li estis filo de Thomas Howard (2-a duko de Norfolk) kaj lia unua edzino Elizabeth Tilney.

Frua vivo

Ĝis la morto de sia patro en 1524 Thomas havis la rangon grafo de Surrey.

En 1513 li sekvis sian fraton Edward (kiu mortis tiun jaron) kiel lordo-admiralo de Anglio.

Edzinoj kaj idoj

La 4-an de februaro 1494, en la reĝa palaco ĉe Greenwich (nun parto de Londono), li edziĝis al Anna de Jorko, filino de Eduardo la 4-a. Ili havis almenaŭ unu filon, Thomas (ĉ. 1496-1508) kaj idon mortnaskitan en 1499, kaj eble du aliajn filojn (Henry kaj William) kiuj mortis infane.

Anna mortis en 1511. La 8-an de januaro 1512 Thomas Howard edziĝis al Elizabeth Stafford, filino de Edward Stafford (3-a duko de Buckingham). Ili havis tri idojn:

Thomas kaj Elizabeth malfeliĉe kunvivis, kaj Thomas havis kromvirinon, Bess Holland, kiu estis la vestlavistino de lia edzino. Kiam Elizabeth plendis pri tio, Thomas senkompate batis ŝin.

Jaroj de granda influo

En 1524 Thomas heredis la titolon duko de Norfolk, kaj nomumiĝis kaj lordo-trezoristo de Anglio kaj grafomarŝalo, tiel iĝante inter la plej potencaj nobeloj de la lando. Multfoje li montris sin kuraĝa batalisto.

Ĉirkaŭ 1527 lia nevino Anne Boleyn ekallogis Henrikon la 8-an kaj verŝajne ŝia 1533-a edziĝo al Henriko la 8-a faciligis la geedziĝon de Mary, filino de Thomas, kaj Henry Fitzroy. Tamen en 1536 estis Thomas Howard kiu estris la proceson per kiu Anne Boleyn mortkondamniĝis.

Post la fiasko de la geedziĝo de Henriko kaj Anne de Kleve, Thomas Howard paradis alian nevinon, Catherine Howard, antaŭ Henriko: tiuj ĝuis amaferon, kaj ili geedziĝis en 1540. Tamen post nelonge Catherine senkapiĝis kaj multaj parencoj de Thomas Howard arestiĝis kaj enkarceriĝis en la Turo de Londono.

Malliberulo

Thomas Howard klopodis reamikiĝi al Henriko la 8-a. En 1546 li kaj lia filo Henry (grafo de Surrey) laŭdire planis igi sian filinon Mary kromvirino de Henriko, sed ŝi rifuzis allogi la reĝon. Decembron 1546 Thomas kaj lia filo Henry arestiĝis pro ŝtatperfido. La grafo de Surrey ezekutiĝis la 19-an de januaro 1547, plurajn tagojn antaŭ la morto de Henriko la 8-a. Thomas Howard pli bonŝancis: oni atendis lian ekezekuton plurajn tagojn post la morto de la reĝo, kaj la registaro de la nova reĝo, Eduardo la 6-a, ŝanĝis la punon en malliberigon. Li restis en la Turo de Londono ĝis la surtroniĝo de Maria la 1-a, kiu liberigis lin ĉar li estis la ĉefo de grava romkatolika familio, kaj kiu redonis lian dukan rangon.

En 1554 li helpis subpremi la ribelon de Thomas Wyatt la pli juna, kiu kontraŭis la edziĝon de la reĝino al Filipo la 2-a (Hispanio). Thomas Howard ne longe postvivis tion. Li entombiĝis en Framlingham, Suffolk, kaj lin sekvis kiel duko lia filo Thomas.