Tibor Kardos

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tibor Kardos [kardoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kardos Tibor estis hungara literaturhistoriisto, filologo, tradukisto, profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

Tibor Kardos naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de decembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio

Tibor Kardos frekventis universitatojn en Pécs kaj en Italio. Inter 1933-1946 li instruis en mezlernejo, sed li instruis ankaŭ en universitatoj de Pécs kaj Budapeŝto. Poste li gvidis la Hungaran Akademion en Romo kaj samtempe li instruis en la universitato. Ekde 1950 ĝis sia morto li instruis en ELTE. En 1952 li doktoriĝis. Li ricevis premion Kossuth en 1956, krome li havis italan premion.

Verkaro (elekto)

  • Zrínyi, a költő (Zrínyi, la poeto) 1932
  • A magyar humanizmus kezdetei (Komencoj de la hungara humanismo) 1936
  • Che cosa fu l’umanesimo ungherese? 1937
  • Mátyás király és a humanizmus (Matiaso la 1-a kaj la humanismo)1940
  • Középkori kultúra, középkori költészet: A magyar irodalom keletkezése (Mezepoka kulturo, mezepoka poezio: naskiĝo de la hungara literaturo) 1941
  • Mattia Corvino re umanista 1941
  • A magyarországi humanizmus kora (Erao de la hungara humanismo) 1955
  • A renaissance Magyarországon (La renesanco en Hungario) 1961
  • Studi e richerche umanistiche italo-ungheresi 1967
  • Ki volt Mátyás király? (Kiu estis Matiaso la 1-a? 1983

Fontoj