Tierra y Libertad (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titolpaĝoj de diversaj epokoj de Tierra y Libertad.

Tierra y Libertad (trad. tero kaj libero) estas la hispanlingva nomo de diversaj anarkiismaj gazetoj de diversaj epokoj kaj landoj.

Estis unuaj klopodoj en 1888, 1899 (kun kunlaboraĵoj de Élisée Reclus kaj Charles Malato inter aliaj), 1903 (mallonge kiel taggazeto), 1906 ĝis 1919 kaj en 1923 (malpermesita de la diktaturo de Primo de Rivera) kun kunlaboro inter aliaj de Anselmo Lorenzo kaj Fermín Salvochea. Ĝi reaperis en 1931, jam kiel organo de la FAI.

Ĉe la FAI[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis publikigita de la Federación Anarquista Ibérica (FAI) en Valencio el 1930. Ĝi estis malpermesita kaj reeldonita multaj fojojn. Ĝi estis en la 1930-aj jaroj unu de la plej legataj kaj disvastigataj gazetoj en Hispanio, eĉ kun 30 000 ekzempleroj, la plej granda kvanto por ideologia presorgano.[1]​ En ĝi publikigis ĉefaj pensuloj de anarkiismo de la 20-a jarcento, kiel Federica Montseny, Federico Urales, Piotr Kropotkin, Rudolf Rocker, Francisco Ascaso, Luigi Fabbri, Juan García Oliver, Max Nettlau, Melchor Rodríguez kaj Ramón Acín. Kelkaj ĉefredaktoroj estis Alaiz, Juanel, Jacobo Maguid kaj Diego Abad de Santillán; inter administrantoj menciindas Josep Peirats, Juanel kaj Ecorza.

Ĝi ĉesis aperi post la Hispana Enlanda Milito (dume ĝi estis eĉ taggazeto). Ramón Rufat publikigis ĝin tute eksterleĝe ekde 1944 en Madrido kaj Barcelono.

La gazeto iĝis ĉiumonata ekde sia reapero en 1977, kvankam en antaŭaj epokoj ĝi aperis ĉiun duam semajnon kiel suplemento de gazeto, ĉiun semajnon kaj eĉ ĉiun tagon. Ĝis nun ĝi publikigis pli ol 300 numerojn en tiu lasta etapo.[2]​ Lastatempe ĝi aperas kun esperantlingva klarigo en la kolofono.

En Meksiko[redakti | redakti fonton]

Inter 1944 kaj 1988 ĝi estis eldonita de hispanaj anarkiistoj ekzilitaj en Meksiko. Ĝi aperis totale en pli ol 400 numeroj. Ĝi estis fondita de Hermilo Alonso, Marcos Alcón, Domingo Rojas kaj Benjamín Cano Ruiz; kaj estis direktita de Floreal Ocaña, Cano Ruiz, Severino Campos, Eliseo Rojas, ktp. Kunlaboris Lazarte, Papiol, Manuel Villar, José Alberola, ktp.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Iñiguez, Miguel. Esbozo de una Enciclopedia histórica del anarquismo español. Fundación de Estudios Libertarios Anselmo Lorenzo, Madrid, 2001, p. 592
  2. [1] Arkivigite je 2023-02-04 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]