Francisco Ascaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tomboŝtono sur la tombo de Francisco Ascaso en la tombejo de Montjuic.

Francisco Ascaso Abadía (n. Almudévar, Huesca; 1-an de aprilo de 1901 – m. Barcelono; 20-an de julio de 1936) estis membro kaj aktivulo anarkosindikatista hispana de la Confederación Nacional del Trabajo.

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Li estis panisto kaj kelnero, aliĝis al la CNT kaj integriĝis en la agadgrupo nomata "Los Justicieros" (La justiguloj). Alvenis al Barcelono en 1922, kie la grupo, kiun formis ankaŭ Durruti, Ricardo Sanz, Antonio Ortiz, Juan García Oliver kaj Gregorio Jover, eknomiĝis "La Solidareculoj". La grupo kontraŭis pere de perfortaj agadoj la pafulojn pagitajn de la dungintaro, kiuj murdis sindikatistojn, kaj partoprenis en kelkaj bankoŝteladoj.

Insurekcia kariero[redakti | redakti fonton]

En 1923, dum la diktatoreco de Primo de Rivera, Ascaso kaj kelkaj kunuloj ekziliiĝis en Francion, post mortigi la kardenalon-arkiepiskopon de Zaragozo, Juan Soldevila Romero la 23-an de junio, post vundi la ŝoforon de la kardenalo, Santiago Castanera. De tie Ascaso kaj Durruti, persekutitaj de la aŭtoritatoj, elmigris al Ameriko kaj partoprenis en nova ŝtelado al banko, kune kun anarkiistoj argentinaj. Fakte oni konsideris en la liberecana movado ke bankoj ŝtelas al laboristaro, do justas ŝteli el bankoj. Post reveno en Francion post paro de jaroj, Ascaso kaj Durruti estis arestitaj la 25-an de junio de 1926, akuzitaj de preparo de atenco kontraŭ la reĝo de Hispanio, Alfonso la 13-a kiu estis vizitante Parizon; finfine, pro manko de pruvoj, ili estis elpelitaj kaj oni malpermesis loĝi en Francio, Belgio, Germanio, Svisio kaj aliaj eŭropaj landoj.

Ascaso restis kontraŭleĝe en Francio, ĝis kiam en 1931, apenaŭ proklamita la Dua Hispana Respubliko, revenis en Hispanion kaj fondis la agadgrupon "Nosotros" (Ni), pli radikala ol la FAI. Partoprenis aktive en la anarkiistaj insurekcioj de la unuaj jaroj de la respubliko, kaj en 1932 li estis denove arestita kaj elpelita al la hispanaj kolonioj de Afriko. En 1933 reaperis en Sevilo, kie li estis arestita denove. Komence de 1934 li estis elektita ĝenerala sekretario de la Regiona Komitato de la CNT de Katalunio.

Morto[redakti | redakti fonton]

Kiam eksplodis la Hispana Enlanda Milito li estis en Barcelono kie, fronte de la militantoj de la CNT kiu eliris lukti kontraŭ la faŝisma puĉo, mortis la 20-an de julio de 1936 dum la atako al la kazerno de Atarazanas, kie rifuĝiĝis la faŝismaj puĉistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]