Iberia Anarkiisma Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la Federación Anarquista Ibérica.

La Iberia Anarkiisma Federacio, nome en hispana origine Federación Anarquista Ibérica (FAI) estas organizo fondita en 1927 ĉe la strando de El Saler, Valencio, Hispanio, kiel posta de du organizoj anarkiistaj, nome la portugala, Anarkiisma Portugala Unio kaj la hispana Federación Nacional de Grupos Anarquistas de España, kiu tiele ekformis tutiberian agadkampon. Partoprenis en tiu fondo ankaŭ membroj de la Federacio de Anarkiistaj Grupoj de la Ekzilo (ĉefe el Francio; oni ne forgesu ke oni vivis dum diktaturo). En la aktualo la organizo formas parton de la Internacio de Anarkiistaj Federacioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde ties fondo ĝis la alveno de la frankista diktaturo ludis gravan rolon en la hispana laborista movado, ĉefe tra la ligo kun la CNT, tio estas la aktivemo de elementoj faismaj en la organizo anarkosindikatisma. Tiu ligo devenis el aktivado de faistoj en ls "komitatoj proprizonuloj". Tiam ĉiu striko finis post nombraj vunditoj kaj arestitoj, kies defendo estis respondeco de la koncernaj sindikatoj, kiuj same apogis la familion de la arestito. Sed ĉar ofte la prizonuloj estis ankaŭ anarkiistoj, la FAI volis ke ls komitato estis duorganiza. Tio estis okazinta el 1928. Ĉiukaze la agado kaj penso de la faistoj ege influis sur la decidoj de la sindikatoj. La kontrausstaro ene de la CNT inter la faistoj kaj la sektoro pli pure reformisma estis konstanta, kaj ĉefe kiam el 1923 pro la diktaturo de Primo de Rivera, la konspiro kontraŭ tiu ĉi, komplikis kaj tiun kontraŭstaron kaj la kunvivon de ambaŭ sektoroj ene de la CNT, kvakam elementoj de ambaŭ sektoroj same partoprenis en tiu konspirado kune kun politikaj partioj, kiuj ne estis estinta strategio de la anarkosindikatismo. Tiu kompliko akceliĝis dum aslproksimiĝo al plej revoluciaj jaroj, kiaj 1930 kaj 1931.

La organizo de la FAI estis bazata sur malgrandaj grupoj de afineco de sendependaj aktivuloj. La FAI restis kiel duonsekreta kaj eksterleĝa organizaco, eĉ post la agnsoko de ties ekzisto du jarojn post ties formo. Tiele malfacilas certe koni ties nombrojn. Oni ĉirkaŭkalkulas ke la membroj de la FAI ĉirkaŭ 1933, kiam ili apogis diversajn insurekjciojn kontraŭ la Dua Hispana Respubliko estis de 10.173. Al la Plenumkomiotato de la FAI de oktobro de 1933, okazinta en Madrido, partoprenis 22 delegitoj de 569 grupoj. Tiuj enkadrigis ĉirkaŭ 4.839 membrojn. Krome ili ricevis la aliĝon de kromaj 632 grupoj kun ĉirkaŭ 5.334 pliaj delegitoj, totale 10.173 menciitaj. [1] Ties nombroj estis simila al tiuj de la PCE, spite ke tiu partoprenis en balotado kaj la FAI estis duon eksterleĝa.

Sed post la subpremado de la insurekcioj de 1932 kaj 1933, kaj ankaŭ en 1934 pro la ĝenerala subpremado de la Ĝenerala Revolucia Striko de oktobro, la FAI malpliiĝis. Februare de 1936 okazis alia Pleno Peninsular (Duoninsula Plenumkomitato, laŭ la faisma parolmaniero, kvankam la portugala partopreno ĉiam estis minimuma), al kiu ĉeestis reprezentantoj de 496 grupoj reprezentantaj malpli da 5.000 aliĝintoj. Sed julie de 1936, kvankam ili kunvenis nur dum la Kongreso de Zaragozo de la CNT (majo de 1936), pro la disvastigo de la propraj sindikatoj kaj la formo de grupoj anarkiistoj oni ĉirkaŭkalkulas 30.000 membrojn. [2] Dum la Hispana Enlanda Milito la nombro plie kreskos ĝis pli da 100.000 aliĝintoj.

Dum la 2a Respubliko en la CNT kunvivis multaj diversaj sektoroj. Sed ĉefe tri. Unu pli malradikala, pure sindikatisma, kiu finis for de la CNT, nomata hispane treintistas (tridekuloj), ĉar kelkaj el ili subskribis dokumenton de tridek punktoj. Alia pli radikala, anarkosindikatisma. Kaj la alia, la FAI, pure anarkiista. Sed la membroj de la FAI estis malmultaj kompare kun la totalo de aliĝintoj de la CNT kaj ties influo ne estis tiom granda kiel denoncis ties malamikoj. Laŭ dekstruloj aŭ respublikanoj kaj katalunistoj, la FAI aperis ĉiam "manipulante" ene de la CNT. Estas certa ke multaj el plej konataj kaj elstaraj aktivuloj de la CNT apartenis al la FAI, sed certas ankaŭ ke la aparteno al tiu ne estis majoritata.

Resume la FAI estis strategie revolucia, kun agadoj ege diversaj kiuj inkludis ekde revoluciajn ŝtelojn al bankoj por la akiro de fondusoj, la konstituadon de popolaj bibliotekoj al la organizado de ĝeneralaj strikoj. Apogis la klopodojn kontraŭ la diktaturo de Primo de Rivera kaj kontraŭ la monarkio, kaj en 1936, kontribuis al la starigo de la Popola Fronto kontraŭ la liberigo de la nombraj liberecanaj enkarcerigitoj.

Milite[redakti | redakti fonton]

Post la frankisma puĉo, la anarkiistaj organizoj ekkunlaboris kun la respublika registaro, ne sen interna polemiko, ĉefe kiam oni eniris en la registaro. Same apogis la klopodojn kondukante al la Hispana Socia Revolucio de 1936 kie oni vidis realigataj praktike la anarkiisman programaron (kolektivigo de teroj kaj industrioj, liberecana municipismo ktp.), eĉ se tio implicis kazojn de perforta subpremado fare de faistoj (mortpafado de supozataj dekstruloj aŭ simpatiantoj de faŝismo, posedantoj, ekleziuloj ktp.). Pro tio la membroj de la organizoj suferis unue perdojn pro ties decidega eniro en la milicoj kaj en la respublikaj trupoj kiel normalaj militagadoj, poste pro la perforta subpremado de la revoluciaj atingoj fare de la komunistoj kaj poste same fare de la frankistoj, kiam tiuj konkeris la teritoriojn.

Postmilite[redakti | redakti fonton]

Dum la frankismo la organizo pluekzistis kontraŭleĝe, agante kunlabore kun aliaj organizoj kaj grupoj de la hispana liberecana movado. Estis miloj la mortintoj kaj arestitoj de la FAI fare de la polico de la frankista ŝtato. Ĝenerale ties laboro estis ege ligata al tiu de la CNT, kaj ene de Hispanio kaj ĉefe en la ekzilo.

Post la Hispana transiro al la demokratio formiĝis grupoj en diversaj lokoj, kaj tiuj akceptis la klasikajn liberecaajn principojn. Ili malakceptis registriĝi laŭleĝe kiel asocio pluhavante sian sendependon ekonomie el ĉiu ajn institucio. Pro tio ĝi suferis novajn problemojn, pro la famo el pasinto kaj la nigra legendo kontraŭ ĝi, kiu provokis amasajn arestojn de ties membroj. Tiele en trinkejo Lafuente de la kvartalo Sagrada Familia (strato Rosellón), en Barcelono, estis arestita grupo de 55 liberecanoj alveninta el ĉiuj partoj de Hispanio kiu klopodis rekonstitui la FAI la 30an de januaro de 1977. Post unu jaro oni akuzos ilin en amaskomunikiloj respondeci pri la bombo de Scala. [3]

En la aktualo la organizo apogas la agadon de la CNT-AIT kaj pluhavas rilaton de afineco kun ĝi. Same havas rilaton kun la Federación Ibérica de Juventudes Anarquistas (FIJA), konstituita en 2008. Nune estas nur ĉirkaŭ 15 federitaj grupoj. La FAI eldonas ĉiumonatan gazeton nome Tierra y Libertad. Ĝi havas rilatojn kun aliaj anarkiistaj federacioj internaciaj pere de Internacio de Anarkiistaj Federacioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. A. Balcells. Crisis económica y agitación social en Cataluña de 1930 a 1936 (1971)
  2. Peirats, José. La CNT en la Revolución española. Vol II, p. 246
  3. http://manelaisa.com/34-agrupacion-pro-cultura-faros/articulo-1-las-jornadas-libertarias-de-1977-y-la-transicion-libertaria-1974-1979-version-2/