Timeo hominem unius libri

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Timeo hominem unius libri, kiu laŭlitere signifas Mi timas la homon de unusola libro) estas latina lokucio kaj povas signifi du malsamajn mesaĝojn:
1) “Plibonas studi unusolan argumenton (libron) laŭ profunda maniero, anstataŭ studi plurajn argumentojn supraĵe”: el tio la timo kiel rekono pri homo solide preparita en sia fako.
2) Plejofte, male, la moto estas perceptata kiel kritiko al tiu kiu limiĝas al unusola scio-fonto aŭ al tro modesta erudicio, tradukeblas en : “malfidu pri tiu kiu legis unusolan libron!”

La vasteco de la saĝaj kompetentoj kaj la plureco de la fontoj kiuj kontribuis formi la kulturon de ĝia aŭtoro inklinigas al tiu dua interpreto kiel la pli konforma al la origina senco.

Ja, la aŭtoro. Preskaŭ unuanime tiu latina moto estas atribuata al sankta Tomaso de Akvino, en kies vastega verkaro, tamen, ankoraŭ ne estis trovita. Ne mankas, tamen, kelka izolita kiu ĝin atribuas al Aŭgusteno de Hipono surbaze de liaj pensoj kaj de maloftaj referencoj, sed vane oni serĉis konfirmon en liaj verkoj.

Ĉe literaturoj[redakti | redakti fonton]

Se citi koincidaĵojn kun la unua interpreto, italaj – kiel eble povas okazi ĉe aliaj literaturoj - literaturistoj atentigas ke Ugo Foscolo en lirikaĵo al “A Vincenzo Monti” diras pri si:
“Ĉar eĉ mi mem estas ŝatanto de malmultaj libroj”.

Kaj Alessandro Manzoni, en la “Enkonduko al la Gefianĉoj” (esperantigita de Battista Caddei):
“Pri libroj sufiĉas unu ĉiufoje, kiam ĝi ne supefluu”.

Kaj Giuseppe Giusti en epigramo al Gino Capponi:
“Ĝino mia, la homa talento
Generis mirindaĵojn
Kiam la homo havis tramane
Malpli da libroj, pli da faroj”,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]