Timothy Treadwell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timothy Treadwell
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1957 (1957-04-29)
en Nov-Jorko
Morto 5-an de oktobro 2003 (2003-10-05) (46-jaraĝa)
en Katmai National Park and Preserve
Mortokialo bear attack
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Connetquot High School
Okupo
Okupo filmreĝisoro • ekologo • mediprotektulo
vdr

Timothy Treadwell (29-an de aprilo 1957 - 5-an de oktobro 2003; fakte Timothy Dexter) estis usona bestofilmisto, radikala bestoprotektisto („eco-warrior“), kiu dediĉis sian vivon al grizlioj en Alasko.

Li "gardis" areon en la Nacia Parko Katmai en Alasko dum 13 someroj por "protekti" grizliojn. Li ne uzis iun ajn defendan ilon (ekz. pafilon, piprosprejon). Li tendumis en rekta ĉirkaŭo de la grizlioj. Antaŭ forveturo en aŭtuno de 2003, lin kaj lian amikinon (kuracista asistentino) mortis kaj voris grizlio. La 28-jara grizlio estis pripafita en la sekva jaro fare de arbara protektisto.

Li fondis en 1991 organizon Grizzly People, aperigis libron en 1997 pri grizlioj („Among Grizzlies“). Li laboris vintre kiel kelnero en Kalifornio.

Lia amo al grizlioj venas de tio, ke li kredis, ke dum terapio la grizlioj helpis lin abdiki pri drogaĉoj. Li kantis al la grizlioj, konfesis al ili sian amon, nomis ilin ekz. "Sinjoro Ĉokolado". Oni punis lin sesfoje pro rompo de la reguloj de la nacia parko.

Lia vivo estis filmigita en 2005 fare de Werner Herzog (Grizzly Man). La filmo baziĝas grandparte sur videoregistraĵoj de Treadwell en Alasko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Timothy Treadwell, Jewel Palovak „Among Grizzlies: Living With Wild Bears in Alaska“, 1997, ISBN 0-06-017393-9