Titlis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titlis
Titlis vidita el nordo de Schonegg
monto
Alteco 3 238 m
Situo Svislando
Montaro Alpoj
Geografia situo CH1903: 676395 / 180726 (mapo)46.7733333333338.4388888888889Koordinatoj: 46° 46′ N, 8° 26′ O; CH1903: 676395 / 180726 (mapo) f4
Titlis (Obvaldo)
Titlis (Obvaldo)
DEC
Titlis
Titlis
Situo de Titlis
Titlis (Svislando)
Titlis (Svislando)
DEC
Titlis
Titlis
Situo de Titlis
Map
Titlis
vdr

Titlis estas monto de la Uriaj Alpoj sur la limoj inter la kantonoj Nidvaldo, Obvaldo kaj Berno.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Titlis situas inter la komunumo Engelberg en nordo kaj la Gadmenvalo tra kiu pasas la vojo al Susten-Pasejo en sudo. Ĝi estas montmasivo, kiu konsistas el diversaj pintoj, kies plej alta atingas altecon de 3238 m s.m. De la kulmino fluas glaĉeroj el inter kiuj la plej grava estas Titlis-Glaĉero, kiu kun areo de 1,7 km² apartenas al la pli malgrandaj alpo-glaĉeroj.

Geologio[redakti | redakti fonton]

Titlis konsistas el la ne-ŝovita kalkosedimentokovrilo de la Armasivo el la geologia epoko de la tetiso.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Titlis datiĝas el limfikso-dokumento el la jaro 1435 kiel Tüttels Berg.

La unua grimpo de Titlis okazis en la jaro 1744 de kvaropa ŝnurkameradaro el Engelberg, kiel raportis la subprioro P. Magnus Waser en letero al la zurika geografo Johann Konrad Füssli.

En la jaro 1912 la unua aertelfero de Engelberg ĝis Gerschnialp estis konstruita. En la jaro 1927 sekvis la aertelfero de Gerschnialp ĝis Trübsee, en 1965 de la linio de Trübsee ĝis Stand kaj en 1967 ĝis la kulmino Kleintitlis. En la jaro 1992 estis konstruita la turnebla aertelfero Rotair al la kulmino de Kleintitlis, kiu anstataŭis la aertelferon de 1967.[1]

Turismo[redakti | redakti fonton]

De Engelberg kondukas aertelfero sur la kulmino de la monto. Titlis estas ŝatata skiregiono, antaŭe ankaŭ dum somero, sed pro la tutmonda varmiĝo la glaĉero la somera skiado kaj neĝtabulado sur Titlis-Glaĉero estas en danĝero. Dank al la aertelferoj Titlis somere kaj vintre estas inda ekskurscelo, kiu ofertas belan rondvidon al la tuta alpoĉeno.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]