Tivadar Botka
Tivadar BOTKA, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Botka Tivadar estis hungara juristo, ĉefnotario, membro de Hungara Scienca Akademio.
Tivadar Botka [1] naskiĝis la 6-an de julio 1802 en Hungara reĝlando, en Kisendréd (nuntempa vilaĝparto de Ondrejovce en Slovakio). Li mortis la 6-an de januaro 1885 en Kisvezekény (nuntempa Malé Vozokany).
Biografio
Tivadar Botka frekventis lernejojn en Léva, Nagyszombat kaj Pest (urbo). En 1821 li eklaboris en ŝtata administra servo, kie li atingis diversajn rangojn aŭ postenojn. En 1843 (poste inter 1861–1872) li estis elektita deputito parlamenta.
Verkaro (elekto)
- De duellis hungarorum litis decisoriis (1829)
- Jogtörténeti tanulmányok a magyar vármegyék szervezetéről (1865)
- Trencséni Csák Máté és kortársai (Mateo Csák kaj siaj samtempuloj) (1874)