Tofeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tofeo
Kremtofeskatolo de Strengholt & Huisman, Roterdamo

Tofeo[1] (angle toffee [ˈtɒfi]) estas dolĉaĵo kiu originas el Anglio kaj estas farata el karamelo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La tofeo konsistas el karamelo, kiu estas farita per karameliĝo de sukeromelaso. La karamelo, poste, estas kuirata kun butero kaj kelfoje faruno. La rezulto estas tenaca kaj dolĉa frandaĵo.

Ekzistas multaj variaĵoj de la tofeo.

  • En Usono, ekzistas la tiel nomita “angla tofeo” (angle English toffee), kiu estas buterplena tofeo kun migdaloj. Tamen, tia tofeo fakte ne devenas de Anglio.
  • Mielĉela tofeo (angle honeycomb toffee) havas multe da aerĉeloj, kaj estas farita kun sodao kaj vinagro, kiuj estigas karbondioksidajn ĉelojn en la tofeo. (Mielo, malgraŭ la nomo, mankas.)
  • Tofepomo (angle toffee apple) estas pomo, kovrita per tofeo, manĝata sur stango.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto toffee por la unua fojo troviĝis en la angla idiomo en 1825 kaj devenus de ne plue specifikita kreola lingvo. La vorto signifus miksaĵon de sukero kaj melaso. En 1817 la vorto taffy jam aperis en la angla idiomo, kiu havas samspecan signifon.

Estas pluraj konjektoj pri la origino de la nomo:

  • Sukero kaj Melaso - Iuj kredas ke "karamelo" en la kreola lingvo estas miksaĵo de sukero kaj melaso.
  • Interrompo de la vorto TAFIA - Iuj kredas, ke la vorto "karamelo" originis de Karibio pro interrompo de la vorto TAFIA, kiu simbolas rumon el melaso aldonita al dolĉaĵoj por krei dolĉan aromon.
  • Tuffy aŭ Toughy - Iuj kredas, ke la origino de la vorto venas de la vorto Toughness, kiu signifas sufiĉe malmolan teksturon, depende de la karamelo produktita el bruligita karamelo kaj malfacile maĉebla.

La tofeo pliposte fabrikiĝis en diversaj gustoj, kie ĉokolado- kaj fruktotofeoj. Karakteriza por la tofeo estas la tofepapereto, kiu estas turnita je ambaŭ flankoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]