Tokelaa lingvo
El Vikipedio
| Tokelaa lingvo | |
| Parolata en | Nov-Zelando |
| Regiono | Tokelao |
| Parolantoj | 3 300 |
| Skribo | Latina |
| Lingvistika klasifiko | |
|---|---|
| Aŭstronezia |
|
| Oficiala statuso | |
| Oficiala lingvo en | |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | tkl |
| ISO 639-3 | tkl |
La tokelaa lingvo estas aŭstronezia lingvo, kiun parolas ĉirkaŭ 1 400 homoj en la atoloj de Tokelao, teritorio de Nov-Zelando. Ĝi apartenas al la polinezia lingvaro kaj havas gravan rilaton kun la tuvala. Kune kun la angla ĝi estas la oficiala lingvo en Tokelao. Ĝi ankaŭ estas parolata de proksimume 2 900 tokelaanoj vivantaj en Nov-Zelando. Loimata Iupati, tokelaa ministro pri edukado, estas tradukanta la Biblion en la tokelaan.
Kelkaj vortoj kaj frazoj en la tokelaa:
- Saluton. = Malo ni. / Tofaa. / Taloha.
- Kiel vi fartas? = Ea mai koe?
- Mi fartas bone. = Ko au e lelei.
- Bonvolu. = Faka molemole.
- Dankon. = Faka fetai.
- Jes. = Lo.
- Ne. = Heai.
- La vetero bonas. = Te manaia o te tau.
- Vi frenezas! = Koe te hoho!
- Ne kuru tiel rapide! = Koe na he vili lahi!
- Ne plu dancu! = Fakauma te hiva!
Eksteraj ligiloj [redakti]
- La tokelaa ĉe Ethnologue (angle)