Departemento Tolimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tolimo estas departemento en la centro de Kolombio. Ĝin ĉirkaŭas la departementoj Kaldaso, Kundinamarko, Ujlao, Kaŭko, Kindio kaj Risaraldo.

Sur 23 562 kvadrataj kilometroj la departemento havas 1,3 milionojn da loĝantoj. Preskaŭ triono el ili (410 000) loĝas en la ĉefurbo, Ibageo. La aliaj urboj estas multe pli malgrandaj, ekzemple Espinal (55 000 loĝantoj), Melgar (25 000), Mariquita, Armero kaj Lérida.

Ekonomio

La plej grava branĉo de la ekonomio estas la agrikulturo. Oni kultivas rizon, sorgon, kotonon, kafon kaj fruktojn. Kelkaj fabrikoj prilaboris tiujn agrikulturajn produktojn. Aliaj industrioj apenaŭ ekzistas.

Historio

Tolimo fariĝis departemento de Kolombio je la 1-a de januaro 1886.

Esperanto-movado

Antonio Herrera en Ibageo estas delegito de Kolombia Esperanto-Ligo.