Tomášov (Mikulášovice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Estas ankaŭ: Tomášov.
Tomášov
vilaĝo
Tomášov
Oficiala nomo: Tomášov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Mikulášovice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Parto de Ŝluknova terlango
Montaro Ŝluknova montetaro
Domoj 7 2011
Situo Tomášov
 - koordinatoj 50° 57′ 26″ N 14° 19′ 41″ O / 50.95722 °N, 14.32806 °O / 50.95722; 14.32806 (mapo)
Katastro 25,85 km² (2 585 ha) Mikulášovice
Loĝantaro (2021)
Denseco 0,35 loĝ./km²
Unua skribmencio 1787
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 407 79
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tomášov (Mikulášovice)
Portalo pri Ĉeĥio

Tomášov estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de urbo Mikulášovice. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km sudokcidente de Mikulášovice. Estas ĉi tie registritaj 7 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 9 loĝantoj.

Tomášov situas en katastra teritorio Mikulášovice kun areo 25,85 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej malnova skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1787.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
186947
188052
189050
190062
191054
192139
JaroLoĝantoj
193057
195010
19613
19703
19804
19919
JaroLoĝantoj
20015
201112
20219

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kruco de Endler post renovigo (2015)
  • Kruco de kapelo de Virgulino Maria kun sesedra tureto, de kie oni en pasinteco sonoris surgenuiĝadon.
  • Kruco de Endler

Kruco de Endler[redakti | redakti fonton]

Johann Anton Endler lasis lokigi la krucon sur rando de ŝoseo, kiu kondukis el Mikulášovice tra Tomášov al ŝtatlimo kun Germanio kaj plu ĝis Hertigswalde kaj Sebnitz. Sur ambaŭ flankoj de la kruco tiriĝis ligna barilo, kiu apartenis al unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en la vilaĝo - gastejo Martins Gasthof, pli poste Thomsschänke. La konstruaĵo el la jaro 1724 aŭtune en la jaro 1934 forbrulis kaj sur ĝia loko estis baldaŭ konstruita nova moderna restoracio. La kruco ne estis dum la incendio damaĝigita kaj la lokuloj zorgis pri ĝi ankaŭ en sekvantaj jaroj.

Post fino de la dua mondmilito kaj ellandigo de Tomášov la kruco ĉesis esti konservata kaj ĝi kadukiĝis. Ĝi ja supervivis detruadon de la gastejo, sed en la sekvantaj jaroj ĝi estis damaĝigita. Renovigo de la kruco estis farita en julio ĝis oktobro de 2015.

Personecoj[redakti | redakti fonton]