Tombejo de Ilmenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Krucokirko
Eksa funebra halo, nun komunbario

La Tombejo de Ilmenau (germane: Friedhof von Ilmenau) troviĝas en Ilmenau, Germanujo, nordokcidente de la urbocentro inter Erfurter-strato kaj la valo de Rottenbach-torento. Ĝi estas proksimume 5 hektarojn granda. Ĝi ne estas eklezia sed municipa. Krome preskaŭ ĉiuj kvartaloj de Ilmenau havas siajn proprajn tombejojn pluse. Proksime troviĝas la katolika Jozefo-kirko.

Historio kaj aranĝo[redakti | redakti fonton]

La tombejo ekzistas ĉe la nuna loko ekde 1633. Antaŭ tio, la mortintoj estis entombigitaj en la tuja najbareco de la urba Jakobo-preĝejo.

La tombejo estas dividita en historian antaŭan parton kaj modernan malantaŭan parton. En la historia tombejo troviĝas la tomboj de la aktorino Corona Schröter, de la verkisto Friedrich Hofmann, de la minista konsilisto Johann Karl Wilhelm Voigt, de la industriisto Gustav Richard Fischer kaj de la politikisto Albert Pulvers inter aliaj. Ekzistas ankaŭ multaj artaj tomboŝtonoj el la 18-a jarcento (plejparte ŝtonaj, riĉe ornamitaj urnoj sur piedestalo proksimume unu metron alta).

Preĝejo Kruco (germane: KreuzkircheFriedhofskirche) inter la antaŭaj kaj malantaŭaj partoj de la tombejo originas de 1852 kaj estas tute ardeza. Hodiaŭ ĝi estas ĉefe uzata por funebra diservo sed ankaŭ por aliaj aranĝoj (koncertoj, ktp.). Antaŭa konstruaĵo staris ĉi tie ekde ĉirkaŭ 1630. Post la granda urba fajro de 1752 ĝis ĉirkaŭ 1760 tio funkciis kiel provizorejo por normalaj diservoj en Ilmenau ĉar Jakobo-kirko urbokerne estis detruita incendie.

La malnova ceremonia halo apud Kruco-kirko estis konstruita en 1836 en la klasika stilo laŭ planoj fare de la pli posta urbestro Johann Christian Hertzer kaj komence funkciis kiel kadavrodeponejo, por funebraj diservoj kaj kiel loĝejo por la entombigisto. La konstruaĵo estis plurfoje pligrandigita, ekz. en 1922 per kremaciejo sur la norda flanko. Ekde la finkonstruo de la nova funebra halo en 1982, la malnova festhalo ne plu estis necesa por funebraj servoj. En 1991 la funkcio de la kremaciejo ankaŭ ĉesis kaj tiel la krematorietendaĵo estis disfaligita en 1995. La malkonstruo de la malnova festhalo estis jam planita sed la konstruaĵo estis sekurigita ekde 1999 laŭ iniciato de la lokahistoria asocio kaj la urbodelegitaro de Ilmenau. Konvertiĝo en kolumbarion okazis en 2011/12.

En la tombejo troviĝas ankaŭ memorarbaro kun memorŝtono por 78 punlaboristoj sovetiaj, polaj respektive de nekonata nacieco, kiuj devis labori en kompanioj kaj instalaĵoj en Ilmenau kaj ĉirkaŭaĵo dum la Dua mondmilito. Ekzistas ankaŭ monumentoj por tiuj kiuj mortis dum la Francia-Prusia Milito de 1871, la Unua Mondilito kaj la Dua Mondmilito.

La tombejo estas stacio sur Goethe-migrovojo ĉirkaŭ Ilmenau. En la Puto goeta inaŭgurita en la tombejo laŭ plano de la urba inĝeniero Eberhardt Stachura. La skulptisto kaj Bauhaus-studento Wilhelm Löber kreis la artan ornamadon de la fontano, kiu prezentas mortintan patrinon super kiu staras persono kiu estis purigita per morto. La dekoracia reliefo estis konsiderita degenerita arto dum la nacisocialisma periodo kaj provizore estis kovrita per tabuloj. Hodiaŭ ĝi estas unu el la plej gravaj Bauhaus-monumentoj en tuta Turingio.

Gravaj tomboj[redakti | redakti fonton]

Monumentoj por falintaj soldatoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]