Tonsuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tonsurato en pentraĵo de Fra Angelico.

La tonsuro estas rita praktiko uzita en diversaj religioj; en kristanaj eklezioj ĝi konsistas en la razado de eroj de haroj sur la kapo de la kleriko. Signo de rezigno al la mondo kaj al ties mondumaĵoj, ĝi estas ankaŭ, kun la surmeto de la nova vesto, elemento de rito kiu simbolas morton kaj renaskiĝon kiel forviŝon de la antaŭaj pekoj.

Historio de la tonsuro[redakti | redakti fonton]

La origino, en kristanismo, de la tonsuro malmulte certas, sed certas ke ĝi ne estis vaste praktikata en la antikvaj epokoj. Eble troveblas ligo, kristanigita, kun la tonsuro praktikata en Romo sur infano dum transiga rito. [1]

La tonsuro enradikiĝis kaj fariĝis komuna komence de la mezepoko.

Sankta Hieronimo el Stridono aludas al tonsuro preterpase kaj ĝin aprobas en la mezuro ke ĝi utilu por distingi la klerikojn de barbaroj kaj soldatoj, sed kondiĉe ke la kranio ne estu tute razita, marko senhonoriga de la sklavoj iam en Romo.

La tonsuro aperis dekomence sur la kapo de la monaĥo antaŭ konkeri la sekularajn pastrojn (6-a jarcento ĉirkaŭ); kaj fine estis vastigita de la fratuloj de Sankta Francisko kaj Sankta Dominiko.

Ekde la 7-a jarcento ekaperis diversaj formoj de tonsuro kaj konkuris por ... superegi. Ili estas:

  • la orienta tonsuro, konsistata en tutkapa razado, taksata sugestita de la apostolo Sankta Paŭlo; estas praktikata ĉe la Ortodoksa Eklezio kaj ĉe la Orientaj Katolikaj Komunumoj;
  • la kelta tonsuro, konsistanta en la razado de ero antaŭa de la kapo, de orelo al orelo, taksata inpirita de la aŭtoritato de la apostolo Sankta Johano;
  • la roma tonsuro, konsistanta en la razado de la nura alta ero de la kranio, dum la ceteraj haroj formas kronon, taksata fondita sur la aŭtoritato de la apostolo Petro.
Roma tonsuro
Kelka tonsuro en bohema skulptaĵo

La benediktana regulo (6-a jarcento) mencias preterpase la tonsuron, parolante pri iuj kiun "mensogas antaŭ Dio per sia tonsuro" (ch. 1, 7).

Ene de la Katolika Eklezio la roma tonsuro tute superis la aliajn du; kaj restis deviga ĝis 1972, kiam Motuproprio Ministeria quædam de Paŭlo la 6-a ĝin igis libervola, konsentante kun la nerekta invito de la Dua Vatikana Koncilio[2]

Tonsuro estas praktika ankaŭ en Hinduismo kaj Budismo kaj Islamismo kaj, se koncerni la religian traktadon de la hararo, ankaŭ en Judismo.

Hinda junulo estas tonsurita dum Upanayana.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marie-France Auzepy, Histoire du poil, Belin, 2011, 352, isbn=2701148219
  2. La tonsurado, laŭ la kanona juro, kutime antaŭis, kiel «minoraj ordinoj» la ricevadon de la «majoraj ordinoj» kaj konsistis en tranĉo de kvin hartufoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]