Tony Leblanc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tony Leblanc
Persona informo
Naskiĝo 7-an de majo 1922 (1922-05-07)
en Madrido
Morto 24-an de novembro 2012 (2012-11-24) (90-jaraĝa)
en Villaviciosa de Odón
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarktopankreata kancero vd
Tombo Almudena Cemetery vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Infanoj 8
Profesio
Okupo aktoro • futbalisto • filmreĝisoroscenaristo • ĵazmuzikisto • televida prezentisto • boksisto • filmkomponisto • filmaktoro vd
Aktiva dum 1944–2012 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ignacio Fernández Sánchez,​ konata laŭ nomo de artisto Tony Leblanc (Madrido, 7a de majo 1922 - Villaviciosa de Odón, Madrido; 24a de novembro 2012),​ estis hispana aktoro, kaj ankaŭ humuristo, reĝisoro, scenaristo kaj komponisto de pasodobloj. La familinomo de lia artista nomo, estas kunmetaĵo de "Blanc", dua patra familinomo, kun "Le" en ioma senco de "la blankulo".

Biografio[redakti | redakti fonton]

En junaĝo li estis boksisto, furbalisto (golulo) kaj amatora aktoro. Li debutis profesie en 1944 en la kompanio de Celia Gámez kaj kine en 1945 en fama filmo Los últimos de Filipinas (de Antonio Román). Li karieris ĉefe ekde la dua duono de la 1950-aj kaj en la 1960-aj jaroj per tiam popularaj filmoj kiel Manolo, guardia urbano (1956) de Rafael J Salvia, El Tigre de Chamberí (1957), de Pedro Luis Ramírez, Las muchachas de azul (1957), Los tramposos (1959), Luna de verano (1959) ambaŭ reĝisoritaj de Pedro Lazaga), El día de los enamorados (en 1959, de Fernando Palacios), Las chicas de la Cruz Roja (en 1960, de Rafael J. Salvia), Tres de la Cruz Roja (en 1961, de Fernando Palacios), Una isla con tomate (1962) kaj Historias de la televisión (en 1964, de José Luis Sáenz de Heredia). En kelkaj filmoj li formis protagonistan paron kun Concha Velasco aŭ kun Marujita Díaz en filmoj kiel Y después del cuplé (1959) kaj El pescador de coplas (1953). Li komponis komedian triopon kun José Luis Ozores kaj Manolo Gómez Bur.

En tiu epoko li sukcesis ankaŭ sur scenejoj ĉe "revistas" kiel Te espero en el Eslava (1957-1958) Ven y ven... al Eslava (1958-1959), ambaŭ kun Nati Mistral. Tiuj sukcesoj kuraĝigis lin verki siajn proprajn "revistas", kiel ¡Todos contra Todos! ludita en 1962 kun Juanito Navarro, Antonio Casal kaj Addy Ventura kaj sekvaĵo Todos con ella (1963).

Li estis ankaŭ pioniro de la televido en Hispanio, (1950-aj kaj 1960-aj jaroj) per humuraj programoj, komediaj ludoj kaj programoj propraj en TVE, kiel Las Gomas (1956), La Goleta (1957), Gran Parada (1963-1964), El que dice ser y llamarse (1965), En órbita (1967), Cita con Tony Leblanc (1969) kaj Canción 71 (1971).

Post teatraj sukcesoj kiel Paloma palomita palomera kaj Esta es mi vida (1975) graviĝis iama malsano kiu preskaŭ paralizis lin kaj apartigas kun el la profesio, post El astronauta (1970, de Javier Aguirre) kaj ankaŭ en 1970 El dinero tiene miedo refaraĵo de la klasikaĵo de Rafael Gil El hombre que se quiso matar.

Tony Leblanc retiriĝis el kino en 1975 post filmi Tres suecas para tres rodríguez, kaj dediĉis sin nur al teatro; li ricevis la Medalon al la Labormerito en 1980. Trafikakcidento en la 6a de majo 1983 definitive rompis ankaŭ lian teatran karieron. Poste li faris la scenaron de la komedio La terrible verdad de mis cuentos (1987) kaj publikigis la poemaron En la otra orilla de mi vida. Li ricevis la Honoran Goya-premion de la Hispana Kinakademio en 1993.

Post preskaŭ dek kvin karoj retirita el kino, Santiago Segura elektis lin por filmo Torrente, el brazo tonto de la ley pri Torrente en 1998 laŭ kiu li atingis Goya-premion al plej bona vira neĉefrola aktoro. Segura dungis lin denove por la sekvo de la sagao de Torrente en 2001 (Torrente 2, Misión en Marbella), 2005 kaj 2011. En la lastaj sezonoj, ekde 2001, partoprenis en la serio de TVE Cuéntame cómo pasó ludante la rolon de Cervan, maljuna kaj afabla gazetvendisto. Ekde aprilo 2007 krome li kunlaboris kun Santiago Segura en la humurprogramo Sabías a lo que venías, de La Sexta.

En 2005 li verkis sian biografion, Esta es mi vida.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tony Leblanc en la hispana Vikipedio.