Torhout

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la municipoj en la provinco
Bazaj informoj
provinco: Okcidenta Flandrio
geografia situo: 51°03’N; 3°06’E Mapo
areo: 45,35 km²
loĝantoj: 19.104 (2004-01-01)
loĝdenso: 421 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 8820

Torhout (nederlande:[TORhoŭt]) estas municipo en Belgio, kiu en la jaro 1825 ricevis la honortitolon "urbo".

Inter Torhout kaj Ostendo estas bicikla vojo, la Groene 62 (verda 62), kiu estas konstruita sur malnova fervojo.

Vidindaĵoj

  • La kastelo de Wijnendale kaj la arbaro, tuj ekster la centro de Torhout, havas kelkajn historiaĵojn. Maria van Bourgondië (Maria de Burgundio) mortis, 25-jara, pro la lezoj post falo de sia ĉevalo dum ŝi ĉasis kun falkoj en la arbaroj. En la kastelo okazis la 25-an de majo 1940 la gravaj paroloj inter reĝo Leopoldo la 3-a kaj la ministroj pro kiuj post la milito ekestis la grava reĝo-konflikto.
  • Ankaŭ la kastelo d'Aertrycke estas vidinda.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la municipo (nederlande; turismaj informoj france, germane kaj angle)


 
Provinco Okcidenta Flandrio
flago de la provinco Okcidenta Flandrio

Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem

Belgio | Provincoj