Ingelmunster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mapo de la municipoj en la provinco
IngelmunsterLocatie.png
Bazaj informoj
provinco: Okcidenta Flandrio
geografia situo: 50°55’N; 3°15’E Mapo
areo: 16,16 km²
loĝantoj: 10.625 (2004-07-01)
loĝdenso: 658 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 8770

Ingelmunster (nederlande:[INg'lmynst'r]) estas municipo en Belgio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko Ingelmunster estis, interalie per sia fortikaĵo, grava loko en la distrikto Kortrejko kaj la kantono de Harelbeke. Sinsekve la vilaĝan senjorion posedis la senjoroj de Gistel, de Burgundio, de Cleven kaj de la franca trono. Plej konata estas la restado de Filipo la Bela, reĝo de Francio, en la kastelo de Ingelmunster en la jaro 1297, kvin jarojn antaŭ la Batalo de la oraj spronoj. Li tiam estis survoje por puni Bruĝon. La bruĝanoj venis lin renkonte por prezenti al li sian obeon kaj petegi la konservon de Sankta Sango; pri kio la franca reĝo konsentis.

En la 16-a jarcento, dum la prireligiaj militoj, Ingelmunster iĝis la ludejo de la batalantaj partioj. En aŭgusto 1566 la ikonrompantoj pasis kaj prirabis la kirkon de sankta Amando. La kirko estis rekonstruata kun turo en la mezo. Tiu turo estis malkonstruata en 1739 kaj anstataŭigata per nova, la nuna turo.

En 1580 Ingelmunster iĝis la batalkampo de batalo inter francaj hugenotoj kun François de la Noue kaj la hispana garnizono de la kastelo. La vilaĝo estis detruata sed F. de la Noue estis kaptita kaj transportata al la hispana vicreĝo Aleksandro Farnezo. En 1878 estis teksata granda verko prezentanta la “Batalon de Ingelmunster, 1580”. Ĝi nun pendas en la konsilantara salonego de la urbdomo.

Per ĉiuj tiuj militoj en Francio kaj Suda Nederlando la franca krono ekhavis monbezonon. Parizo apenaŭ sukcesis pagi siajn germanajn kolonelojn. La senjorio Ingelmunster-Vijve-Dendermonde iĝis vendotaĵo. En 1538 Otto von Plotho, germana kolonelo en franca servo, aĉetis la senjorion. Tiele li plezurigis siajn mastrojn kaj mem pliriĉiĝis.

Otto von Plotho ordonis al sia vokto, François de Cabootere, bone organizi siajn flandrajn departementojn kaj ĉion aranĝi laŭleĝe. Ingelmunster iĝis la ĉefloko kun ĉia potenco, eĉ la mortpuno. En 1789 lasta mortoverdikto estis ekzekutata. La kadavro estis elmontrata al la publiko sur la pendigila kampo malantaŭ kafejo het Leestje. Dek kvin generacioj da kastelestroj posedis la senjorion kaj mastrumis ĝin kun ŝanĝiĝanta sorto. Sed post kvarcent jaroj la riĉo estis forkonsumita kaj la lasta restaĵo, la kastelo, estis vendata en 1986. Du fratoj Vanhonsebrouck iĝis ĝiaj fieraj posedantoj.

Ankaŭ la 17-a jarcento ne iĝis prospera epoko por ĝiaj regionoj. La multaj malordoj kaj bataletoj inter la anglaj, francaj kaj hispanaj soldatoj igis Ingelmunster-on trista vilaĝo. En 1695 la kastelo kaj la vilaĝo denove estis ĝisfunde detruataj. Apenaŭ 1050 loĝantoj atingis la finon de la jarcento. Tiutempe la franca teritorio eĉ limtuŝis la komunuman limon kun Emelgem.

La Traktato de Utrecht en 1713 igis esperi plej bonan sorton. Sudaj Nederlandoj estis subigataj ĉe la aŭstraj Habsburganoj. Kvin vicreĝoj regis de 1716 ĝis 1794. Pruvo ke ankaŭ en Ingelmunster pliboniĝis certe estas la rekonstruo de la kastelo. La malnova fortikaĵo, aŭ kio ankoraŭ postrestis de ĝi, estis malkonstruata kaj sur la fundamentoj estis konstruata nova rezidejo ĉirkaŭ 1736. Sub la regado de imperiestrino Maria-Theresia ankaŭ la vojo de Kortrejko al Bruĝo estis renovigata. En Ingelmunster la ponto super Mandel estis renovigata kaj la vojimposto estis elaĉetata. Diliĝenco prizorgis la kunligon inter Kortrejko kaj Bruĝo; ĝi havis regulan haltejon en Ingelmunster.

Pastro Jacobus Dufort sentis le neceson ion fari por la edukado de la popolaj infanoj kaj pagis per propra mono la fondaĵon Dufort, pormalriĉula lernejo kun sep religiulinoj, baldaŭ nomita Marula lernejo. El tio kreskis en 1881 la monaĥinejo, kiu ankoraŭ estas parto de Ingelmunster.

Franca revolucio de 1789 ŝanĝis la historion. Eĉ la ‘prilumitaj’ aŭstroj skuiĝis. La socio estis ĝisfunde skuata. Ankaŭ Ingelmunster ne eskapis al ĝi. La kastelo perdis ĝian potencon kaj eĉ estis grave impostata. La regado de la komunumo estis aliformata kaj ‘municipa konsilantaro kun estro’ estis instalata por la 4705 civitanoj. La rezisto de la kontraŭuloj kondukis al insurekcio Boerenkrijg (‘Kamparana milito’), sed post Brigand-dimanĉo de la 28a de oktobro 1798 ĉiu rezisto estis sufokita. El tiu okazintaĵo Ingelmunster poste heredis sian nomon ‘Brigand-komunumo’.

La kampara vilaĝo ondadis pluen laŭ la ritmo de la sezonoj kaj ne tro okupiĝis pri ĉiuj tiuj novaĵoj. La homoj jam kontentis pro tio, ke ili dimanĉe denove povis iri al la kirko kaj dum la ses labortagoj povis ŝpini en sia malluma ĉambreto, se ili ne laboris ĉe kamparano. Eĉ ne ekestis eŭforio kiam Napoleono malvenkis en Waterloo.

Dek-naŭa jarcento[redakti | redakti fonton]

Reĝo Willem de Nederlando havigis al ili foiron en 1825, tial ili ne plu devis iri alien. Pro tio kontentis precipe oranĝistoj. Tamen patroj ankoraŭ devis portadi sian grenon, sekalon aŭ tritikon al muelilo.

En 1830 dise en la komunumo staris deko da mueliloj. De sur Hoge Doorn, kie troviĝis la plej bela, oni povis vidi ilin rotacii, certe vintre kiam forestas la foliaro de la arboj. Verŝajne estis idilia bildo, nun ne plu imagebla.

La revolucio de 1830 atingis Ingelmunster kiam je la 11a de novembro de tiu jaro voĉdoniĝos por nova komunuma konsilantaro. Inter la 5855 loĝantoj troviĝis 114 bonhavuloj havantaj voĉdonrajton. La oranĝistoj malvenkis kaj kamparano Jacobus Coussens iĝis la nova urbestro per 66 voĉoj. La katolikoj, sed tiaj estis ĉiuj tiutempe, ekprofiliĝis kiel partio kaj ne plu cedis la regadon eĉ ne ĝis nun.

La malbonaj jaroj 1845-1850 enigis la homojn en profundan malriĉon. La alveno de mekanikigo kaj la konkurenco de la franca teksindustrio alportis mizeron kaj malsategon al niaj hejmteksistoj, ŝpinistoj kaj kudristinoj. Kiam ankaŭ la grena kaj terpoma rikoltoj malsukcesis, ĉio nigriĝis. Homoj mortis pro mizero, pro ĥolero kaj tifo. La loĝantaro malpliiĝis de 6084 ĝis 5373. Nur tridek jarojn poste, en 1875, la nombro da loĝantoj denove atingis la saman nivelon.

La komunumo faris ĉion eblan por eliri el la senelirejo kaj atingis unuan rezulton en 1847. Kun subteno de la kastelestro oni sukcesis pasigi la fervojon de Kortrejko al Bruĝo en Ingelmunster, per kio la vilaĝo malfermiĝis. Tio havis ne antaŭviditajn sekvojn, jen bonajn por laboristoj kaj komercistoj, jen malbonajn dum la okupacio en la unua mondmilito. La kastelo tiam eĉ iĝis stabejo.

Dua projekto tamen ne iris tiel glate. Kiam Blinden Rodenbach proponis kunligi Roeselare-on al Liso per kanalo, oni renkontis kontraŭstaron en Ingelmunster. La kanalo devis per bela kurbo ĉirkaŭiri la kastelparkon kaj prefere oni ne vidis uzinajn kamenojn nek fumtubojn ĉe la bordoj. En 1872 la unua boato navigis tra la 13,5 metrojn larĝa kanalo al Roeselare sen halti en Ingelmunster. Malgraŭ tio elŝipigejo estis instalata apud la ponto. Precipe lino kaj karbo estis alportataj.

Dudeka jarcento[redakti | redakti fonton]

Ingelmunster restis savita for de grandindustrio kaj malpuregigado kaj ĝi rajtis en la 2000a jaro sin konsideri feliĉa pro ĉiu verdaĵo en la centro. Tiel povas ŝanĝiĝi la sorto.

Loĝado en Ingelmunster do restis sana kaj tion verŝajne ja multaj konsciis.

La loĝantaro kreskis ĝis pli ol 10 000 loĝantoj trovintaj okupon en la ĉirkaŭaj komunumoj aŭ investintaj en malgrandaj lokaj entreprenoj. De kampara komunumo Ingelmunster evoluis al rezida vilaĝo kun multaj ebloj en la ekonomie forta triangulo Kortrejko-Roeselare-Waregem.

Kiam en 1976 urbestro-parlamentano Vankeirsbilck sukcesis restigi Ingelmunster-on aŭtonoma dum la kunfandiĝo-aventuroj, la historia heredaĵo kaj la kvieta loĝejaro restis savata for de megalomanio. Por emfazi tion estis malfermita en 1997 la ĉirkaŭiga vojo, kiu ja alportis ioman malstreĉon en la centro. Jen taŭga momento por vizito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

 
Provinco Okcidenta Flandrio
flago de la provinco Okcidenta Flandrio

Alveringem | Anzegem | Ardooie | Avelgem | Beernem | Blankenberge | Bredene | Bruĝo | Damme | De Haan | De Panne | Deerlijk | Dentergem | Diksmuide | Gistel | Harelbeke | Heuvelland | Hooglede | Houthulst | Ichtegem | Ipro | Ingelmunster | Izegem | Jabbeke | Knokke-Heist | Koekelare | Koksijde | Kortemark | Kortrejko | Kuurne | Langemark-Poelkapelle | Ledegem | Lendelede | Lichtervelde | Lo-Reninge | Menen | Mesen | Meulebeke | Middelkerke | Moorslede | Nieuwpoort | Ostendo | Oostkamp | Oostrozebeke | Oudenburg | Pittem | Poperinge | Roeselare | Ruiselede | Spiere-Helkijn | Staden | Tielt | Torhout | Veurne | Vleteren | Waregem | Wervik | Wevelgem | Wielsbeke | Wingene | Zedelgem | Zonnebeke | Zuienkerke | Zwevegem

Belgio | Provincoj