Toril

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Toril
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Benjamín Sánchez Sanjuán (PSOE)
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 179  (2009)
Geografio
Areo 149.76
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Toril (Taŭrejo, sed probabla etimologio de "torril", turejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Torileños. La censita populacio en 2009 estis de 179 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Toril estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 264 m; je 108 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 169 km de Mérida, la regiona ĉefurbo kaj je 209 de Madrido. La areo de ties teritorio estas de 149,76 km². La plej proksima urbo estas Navalmoral de la Mata.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Elstaras arbaroj de kverkoj, utilaj por paŝtejoj. Proksime estas la Nacia Parko Monfragüe, kio permesas ruran turismon, naturan ĝuadon, ornitologio, rikoltado de fungoj ktp.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de San Blas ruiniĝis kaj oni konstruis novan ermitejon. La malnova preĝejo iĝis interpretejo de la medio.

Demografio[redakti | redakti fonton]

1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1981 1991 2001 2002 2003 2004 2005 2006 2007 2008
138 171 168 432 498 337 775 468 412 179 179 202 215 222 218 199 196 182