Torremayor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Torremayor [TorremajOr] (La plej granda turo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas torremayorenses. La censita populacio en 2008 estis de 1.000 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Torremayor estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Vegas Bajas, je altitudo de 199 m; je 40 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 20 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, do sufiĉe proksiem de la du grandaj urboj de la zono kaj sufiĉe bone komunikita laŭ la aŭtoŝoseo Madrido-Lisbono. La surfaco de ties teritorio estas de 21 km².

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo de irigacio pro proksimeco de la rivero Guadiana kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas arkeologia restaĵoj el la Paleolitiko kaj ĉefe de la epoko de la Romia Imperio pro la proksimeco kaj al la tiama ĉefurbo Emerita Augusta kaj al la ŝoseo kun Lisbono. Dum la epoko de visigotoj kaj araboj kaj eĉ post la Reconquista la historio de la vilaĝo ligiĝis al ĉefurbo Mérida kaj poste al diversaj senjoroj kiuj posedis ĝin. Se tiu epoko restas blazonaj domoj en la vilaĝo krom la preĝejo.