Traktato de Rapallo (1922)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subskribo de la traktato: Regna Kanceliero Joseph Wirth, ministro pri eksteraj aferoj Walther Rathenau kaj sovetia delegacio: Leonid Krasin, Georgij Ĉiĉerin kaj Adolf Joffe

Traktato de Rapallo estis traktato, kiu estis subskribita inter Vajmara Respubliko kaj Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko, la 16-an de aprilo de 1922 en la urbo Rapallo. La eksteraferaj ministroj estis Walther Rathenau kaj Georgij Ĉiĉerin, kiuj rezignis pri rekompencaj pagoj (pro ŝtatigitaj germanaj firmaoj) kaj decidis denove starigi la diplomatiajn kontaktojn. La traktato entenis la ideon de la plej granda avantaĝo.

La traktaton rigardis la okcidentaj potencoj kun suspekto.

Eksteraj ligiloj