Trametes versicolor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Trametes versicolor
Trametes versicolor
Trametes versicolor
Biologia klasado
Domanio: Eŭkariotoj Eukaryota
Subdomanio: Unikonta
Superregno: Opisthokonta
Regno: Fungoj Fungi
Subregno: Dikarya
Filumo: Bazidiomicetoj Basidiomycota
Subfilumo: Agaricomycotina
Klaso: Agaricomycetes
Ordo: Polyporales
Familio: Polyporaceae
Trametes versicolor
(L.) Lyod. 1921
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Trametes versicolorpapilia trameto (antaŭe konata kiel Coriolus versicolor) estas ordinara polipora fungo el la genro Trametes. Versicolor aludas je la diversaj koloroj de la fungo.

La surfaco de la fungokapo havas diverskolorajn duonrondajn regulajn zonojn. La surfaco estas hara, dense zonita, kun blanka rando, ofte onda surfaco. Ĝi dikas 1-3 mm, grandas 2-10 x 2-5 x 0,5 cm en grandaj grupoj.

Oni trovas porojn de 2-4/mm, la sporoj estas blankaj, grandaj 6-7 x 1,5-2 µm (mikrometrojn), cilindraj, glataj.

Ĝi estas neuzebla por nutrado.

Ĝi estas miksebla kun ekz. Trametes multicolor sed la versicolor havas minimume 4 diversajn kolorojn en la zonoj (krom la blanka).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]