Trapeza segilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de trapeza segilo

Trapeza segilo estas manlaborilo uzata por tranĉi lignopecojn. Ĝi havas dentarhavan larĝan klingon (pli mallarĝan ĉepinte) kaj plastan aŭ kutime lignan tenilon. Tiu ĉi ilo estas uzata ĉefe de ĉarpentistoj. Industria ĉarpentado uzas jam pli ofte elektrajn segilojn anstataŭ la tradician trapezan segilon, plej uzata en hobia hejma ĉarpentado.

Tiu laborilo estas uzata ankaŭ por stucado en ĝardenado kaj malpli ofte en agrikulturo, kie pli specifaj laboriloj plej taŭgas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

1. Rüdiger Eichholz, Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Ontario, 1988, ISBN 0-919186-32-7.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]