Triana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Triana dum la registrado de sia unua albumo (1974).

Triana estas hispana muzik-ensemblo ludanta andaluzan rokmuzikon dum la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj. La membroj de la origina grupo estis Jesús de la Rosa Luque (Sevilo) kiu kantis kaj ludis klavaron, Eduardo Rodríguez Rodway (Sevilo) kantisto kaj gitaristo kaj Juan José Palacios, konata kiel Tele (Puerto de Santa Maria Kadizo) ludis drumon kaj perkut-instrumentojn. La nomo de la grupo estis omaĝo al la pitoreska samnoma kvartalo de la andaluza ĉefurbo nome Sevilo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua celo de la muzi-ensemblo Triana estis kunfandi flamenkon kaj rokenrolon, kaj ĝiaj modeloj estis ensembloj kiel Vanilla Fuge kaj King Crimson.

La enhavo de la tri unuaj diskoj estis eksperimentaj kaj progresemaj. La sekvanta produktaĵo El Patio (La korto) estis granda sukceso ĉe la andaluza junularo, malgraŭ la ne-ekzistanta laboro por promocii la diskon. Do, la kanzonoj Abre la Puerta (Malfermu la pordon) kaj En el Lago, pro ĝia revema teksto, fariĝis klasikaĵojn en la tiel nomata andaluza roko. En la jaro 1977-a aperas la disko Hijos del Agobio, eldonita okaze de speciala momento de la hispana historio. La disko enhavas politikajn kantaĵojn kie elstariĝas la libereco …La gitaro al la mateno parolis/ pri libereco… kaj samtempe ili malfidas pri la politikaj agadoj …ĉiuj kredas koni kaj diri viajn pensojn / per elegantaj voĉoj kaj samtempe per malmola mieno/ Ni volas elekti / kaj neniu rajtas diri / la vojon atingonta la liberecon… La muziko fariĝis pli obskura kaj eksperimenta tre simila al ĵazo kaj abundis la uzado de la elektra gitaro. Nur la kantaĵo Quiero contarte, tre simila al la antikva furoraĵo de la ensemblo Abre la Puerta, similas al popo. Post la tri unuaj diskoj la ensemblo forgesis tiujn eksperimentajn vojon kaj sekvis komercan linion. Al tiu epoko apartenas ĝia plej konata kantaĵo Tu Frialdad (1980-a).

En la jaro 1983-a mortas pro aŭtomobil-akcidento Jesús de la Rosa kaj tio metas la finan punkton al la kreativeco de la ensemblo. Eduardo Rodríguez Rodway komencis tiam propran muzki-karieron kaj Juan Jose Palacios “Tele” revenis en la scenejojn kun nova muzik-esemblo uzanta la nomon “Triana”. En la jaro 1995-a aperis disko Triana una Historia, kiu kompilis la tutan vivon de la ensemblo. Sekvis du diskoj kiuj ne estis tre bone akceptitaj de la publiko. Al la nova ensemblo apartenis Tele (drumo), Juan Reina (kantisto kaj flamenka gitaro), Julián Planet kaj Luis Cobo Manglis (elektraj gitaroj), Jesús Arispont (basulo) kaj Rafael de Guillermo (klavaro). En la monato junio 2002-a forpasis Tele dum kirurgi-operacio, do Eduardo estas la sola membro de la origina Triano ankoraŭ vivanta.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • El Patio (1975-a)
  • Hijos del Agobio (1977-a)
  • Sombra y luz (1979-a)
  • Un encuentro (1980-a)
  • Triana (1981-a)
  • Llegó el día (1983-a)
  • Quinto Aniversario (1988-a)
  • Triana 92 (1991-a)
  • Una Historia (1995-a)
  • Un Jardín Eléctrico (1997-a)
  • En libertad (1999)
  • Una Historia de la Luz Y de la Sombra (2000-a)
  • Sé De Un Lugar (2004-a)
  • Un Camino Por Andar (2007-a)
  • Quiero contarte (2008-a)