Triangulado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Skizo pri triangulado

Triangulado estas tekniko de termezurado (Geodezio), kiu dividas terenon al trianguloj kaj mezuras ties ecojn (angulojn kaj laterajn longojn).

La apuda skizo montras ekzemplon: Necesas scii la situon de la lokoj A kaj B, do ankaŭ ilian distancon, kaj mezuri la angulojn α kaj β; tiam eblas kalkuli la situon de C kaj ĝiajn distancojn al B kaj A. Poste eblas aldoni pliajn triangulojn.

Bankbileto montras (dekstre malsupre) trianguladon faritan de Carl Friedrich Gauss

Multaj ŝtatoj de Ameriko kaj Eŭropo faris trianguladan registradon de siaj teritorioj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj, aliaj en la 20-a jarcento.

Triangulado estas uzebla ankaŭ en astronomio kaj por satelita geodezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 2-a jarcento antaŭ nia epoko helenaj matematikistoj, Hiparko kaj Menelao de Aleksandrio, esploris la interrilatojn de la elementoj de trianguloj. Ptolemeo aplikis tian scion al geografiaj teknikoj kaj determinis angulajn koordinatojn de pluraj miloj da lokoj.

Supozeble estis araboj, kiuj en la mezepoko portis tiun scion al Eŭropo, kie oni unue aplikis ilin al astronomio. Willebrord Snell (1580–1626) ellaboris la metodojn kaj aplikis ilin al termezurado, mezurante la longon de meridiano. Ekde la fino de la 17-a jarcento ekestis eŭropaj triangulaj retoj, kaj en la 19-a jarcento pluraj eŭropaj landoj registris sian teritorion per triangulado.

Ekde la 1960-aj jaroj la trianguladon komplementis elektronika distanc-mezurado, ekzemple per radaro kaj sonaro. Ekde 1970 la trianguladon pli kaj pli anstataŭis satelita geodezio, kiu aplikas ne nur geometriajn metodojn, sed ankaŭ aliajn. Por dertermini la pozicion de alirebla loko nun multe estas uzata la tutmonda loktrova sistemo (GPS).