Tribunalo (juro)
Tribunalo estas institucio, kiun ŝtato kreis por okazigi procesojn. Sinonimoj: kortumo, juĝejo.
Depende de la tipo de procesoj oni havas apartajn civilajn, krimajn, administraciajn tribunalojn. Specialan rolon havas konstitucia tribunalo, kies tasko estas kontroli, ĉu leĝoj kaj verdiktoj kongruas al la konstitucio de la ŝtato.
Proverbo
Ekzistas pluraj proverboj pri juĝ(ej)o en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Pli valoras interkonsento, ol juĝa dokumento. ” „ Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas. ” „ Kiu komencas juĝon, iras sub jugon. ”