Trilanda Esperanto-Kongreso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La unua Trilanda Esperanto-Kongreso okazis inter la 23 kaj 28-a de marto 2016 en Bandung, Indonezio, frukto de kunlaboro de la Aŭstralia, Novzelanda kaj Indonezia Esperanto-Asocioj. Notindaj partoprenintoj estis Lee Jung-kee, Jonny M kaj Richard Delamore.

En ĝi, 101 homoj partoprenis, inter ili 40 ne-indonezianoj. Plue, oni decidis tiam starigi similan kongreson en 2018: tiam la dua Trilanda Esperanto-Kongreso okazis en Bekasi.[1]

Inter la organizantoj de ambaŭ kongresoj estis Joanne Johns, kiu jam kunorganizis la Aŭstraliajn kongresojn en 2015 (Melburno) kaj 2017 (Brisbano).

filmeto pri la inaŭguro de la Kongreso

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto pri la trilanda kongreso 2016. Aŭstralia Esperanto-Asocio. Alirita 29-a de marto 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]