Trilanda Renkontiĝo de GEJ

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Trilanda Renkontiĝo de GEJ (germane Dreiländertreffen, mallonge 3-L-T) estas semajnfina aranĝo de Germana Esperanto-Junularo. Ĝi celas vigligi la Esperanto-Junularon en la tri federaciaj landoj Baden-Virtembergo, Hesio kaj Rejnlando-Palatinato. La aranĝo okazas ĉiujare en majo aŭ junio en unu el tiuj tri federaciaj landoj; tamen kompreneble ankaŭ partoprenantoj el aliaj partoj de Germanio kaj el eksterlando estas bonvenaj.

En la aranĝo okazas prelegoj, ludoj kaj ekskursoj. Krome ĉiam ekzistas Esperanto-kurso por komencantoj, ĉar kutime kvarono de la (ĝis nun ĉiam inter 16 kaj 50) partoprenantoj estas novuloj.


Jaro Loko Rimarkoj
2008 Bingen am Rhein planita [1]
2007 Idar-Oberstein  
2006 Cochem  
2005 Baden-Baden  
2004 Heppenheim plej granda 3-L-T (50 partoprenantoj)
2003 Heidelberg  
2002 Sankt Goar apud Loreley
2001 Neustadt an der Weinstraße  
2000 Heppenheim 1-a Trilanda Renkontiĝo

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Hejmpaĝo de la Trilanda Renkontiĝo
Ekstera ligilo  Fotoj pri la 3-L-T en 2003
Ekstera ligilo  Fotoj pri la 3-L-T en 2004
Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj