Triptofano
Triptofano (α-Amino-β-Indolilpropionacido, IUPAC: 2-amino-3-(1H-indol-3-il)-propionacido) (simbolo Trp aŭ W) estas aminoacido kun aromata strukturo sur la flanka ĉeno. Ĝi apartenas al esencaj aminoacidoj, t.e. ĝin ne povas produkti la homa korpo kaj pro tio necesas akiri ĝin per manĝaĵo . Ĝi apartenas al la 20 proteinaj aminoacidoj, el kies proteinoj la homa korpo konstruiĝas. Plantoj kaj mikroorganismoj povas ĝin produkti.
|