Triumfa Marŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Triumfa Marŝo estas muzika formo ĝenerale respegulanta triumfon, venkon aŭ grandan ĝojon. Vidu artikolon: marŝo (muziko).

Multaj komponistoj verkis triumfajn marŝojn, el kiuj eble la plej konata estas la itala komponisto de operoj nome Giuseppe Verdi kaj lia granda opero de 1871 nome Aida, kie en la dua akto, Radames kondukas la egiptian armeon revene post ties venko super la etiopianoj. La triumfa sceno donas al reĝisoroj oportunon por prilabori spektaklon tipa de granda opero de tiu periodo en la 19a jarcento.

La Martsang Pandangál (en filipina por "Honora Marŝo") ofte ludata dum ceremonioj de gradigo en Filipinoj estas elprenaĵo el la marŝo de Verdi.[1] Tiu peco estis ankaŭ unu el tri komponaĵoj (el kiuj la aliaj du estas la hispana himno Marcha Real kaj la franca himno La Marseillaise) kiuj influis la komponon de la Filipina Nacia Himno, laŭ ties komponisto, Julián Felipe.[2]

Simila elprenaĵo de la Triumfa Marŝo de Verdi estis ludita dum longaj epokoj en diversaj landoj (ekzemple en Okcidenta Eŭropo) por nupto, kaj ĉefe por la momento kiam la edziniĝonto promenas laŭ la koridoro de la preĝejo al la altaro kie atendas ŝin la edziĝonto.

Inter aliaj komponistoj kiuj komponis triumfajn marŝojn estas ankaŭ Ludwig van Beethoven, Edward Elgar, Edvard Grieg kaj Alfred Hollins. Marŝo de Aleksandr Glazunov estis konata kiel "Triumfa Marŝo okaze de la Monda Kolumbia Ekspozicio en Ĉikago, 1893".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Verdi - Triumph March - 2nd act. Lunch International Choral festival. Alirita 11a de Oktobro 2013.
  2. "The National Anthem's Predecessor and Influences" Arkivigite je 2015-11-03 per la retarkivo Wayback Machine on malacanang.gov.ph. Konsultita la 12an de Decembro 2014

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]