Trofa nivelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua trofa nivelo. La plantoj en tiu bildo, kaj la algoj kaj la fitoplanktono de la lago, estas unuanivelaj produktantoj. Ili prenas nutraĵojn el la grundo aŭ la akvo, kaj fabrikas sian propran manĝon pere de fotosintezo, uzante energion el la suno.

Trofa nivelo estas ĉiu el la aroj de speciojorganismoj de ekosistemo kiuj koincidas, pro la pozicio aŭ vico kiujn ili okupas, en la fluo de energio kaj nutraĵoj, tio estas, kiuj okupas similan lokon en la manĝoĉeno.[1]

Manĝoĉeno estas serio de organismoj kiuj manĝas aliajn organismojn kaj povas, siavice, esti manĝataj ili mem. La trofa nivelo de organismo estas la nombro de ŝtupoj kie ili estas el la starto de la manĝoĉeno. Manĝoĉeno startas en la trofa nivelo 1a kun unuanivelaj produktantoj kiel plantoj, pasas al la herbovoruloj je la nivelo 2a, karnovoruloj je la nivelo 3a aŭ pli alta, kaj tipe finas per pintopredantoj en la nivelo 4a aŭ 5a. La vojo laŭlonge de la ĉeno povas formiĝi ĉu unudirekta ĉu per reta fluo. Ekologiaj komunumoj kun pli alta biodiverseco formas pli kompleksajn trofajn vojojn.

La vorto "trofa" derivas el la greka τροφή (trofē) referante al manĝo aŭ nutrado.[2]

Niveloj[redakti | redakti fonton]

Trofaj niveloj povas esti reprezentita per nombroj, startante je nivelo 1a kun plantoj. Postaj trofaj niveloj estas nombritaj sinsekve laŭ kiom for la organismo estas laŭlonge de la manĝoĉeno.

  • Nivelo 1a: Plantoj kaj algoj faras sian propran manĝon kaj estas nomataj produktantoj.
  • Nivelo 2a: Herbovoruloj manĝas plantojn kaj estas nomataj unuanivelaj produktantoj.
  • Nivelo 3a: Karnovoruloj manĝas herbovorulojn kaj estas nomataj duanivelaj produktantoj.
  • Nivelo 4a: Karnovoruloj kiuj manĝas karnovorulojn estas nomataj trianivelaj produktantoj.
  • Ekster nivelordo pintopredantoj laŭ difino ne havas predantojn kaj estas sur la pinto de la manĝoĉenoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Difino de TROPHIC». www.merriam-webster.com (en angla). Konsultita la 14an de oktobro 2019.
  2. «Difino de TROPHIC». www.merriam-webster.com