Tuiskon Ziller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tuiskon Ziller
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1817 (1817-12-22)
en Wasungen
Morto 20-an de aprilo 1882 (1882-04-20) (64-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filozofopedagogo • universitata instruisto
vdr

Tuiskon ZILLER (naskiĝinta la 22-an de decembro 1817 en Wasungen, mortinta la 20-an de aprilo 1882 en Lepsiko) estis germana pedagogo kaj juristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studo de filologio ĉe la Universitato de Lepsiko li aktivis kiel pedagogo en Meiningen. Ekde 1850 li studis jursciencojn en Lepsiko, habilitiĝis en 1853 kaj iĝis privata docento. Tamen li transiris en 1854 je teorio de instruo. En 1861 li fondis pedagogian seminarion kun trejno-lernejo (1862). Ero de la skolo de Johann Friedrich Herbart kolektiĝis ĉirkaŭ li ekde 1868 kiam estiĝis la societo »Verein für wissensĉaftliĉe Pädagogik«. En 1864 Ziller iĝis eksterorda profesoro pri filozofio.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Li verkis: »Einleitung in die allgemeine Pädagogik« (Lepsiko 1856); »Die Regierung der Kinder« (Lepsiko 1858); »Grundlegung zur Lehre vom erziehenden Unterriĉt« (Lepsiko 1865); »Herbartische Reliquien« (Lepsiko 1871); »Vorlesungen über allgemeine Pädagogik« (Lepsiko 1876; ekde la 3-a eldono »Allgemeine Pädagogik« kun eldonisteco de Just, 1892); »Allgemeine philosophische Ethik« (Lepsiko 1880).

Inter 1860 kaj 1865 li eldonis kune kun Friedrich Heinrich Theodor Allihn la periodaĵon »Zeitschrift für exakte Philosophie« (Köthen), ekde 1865 kun Ludwig Friedrich Georg Ballauf »Monatsblätter für wissenschaftliche Pädagogik« (Lepsiko). La ĉi-lastan anstataŭis ekde 1868 »Jahrbuch des Vereins für wissenschaftliche Pädagogik«.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 20. Lepsiko 1909, p. 928 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]