Turmogoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turmogoj
historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La turmogoj (en latina: Turmogi, Turmodigi, Tormogus), aŭ kurgonioj (en latina: Curgoni) aŭ murbogoj (en greka: Μούρβογοι) estis antaŭromia popolo loĝanta de nordocentra areo en Iberio.

La turmogoj estis popolo el kiu restis malabundaj referencoj en la klasikaj fontoj, eble pro sia malgraveco en la procezo de konkero fare de la romianoj. Estas nur kelkaj aludoj en geografiaj verkoj de Strabono, Plinio la Maljuna, Ptolemeo, Itinero de Antonino kaj Anonimaĵo de Raveno, plus kelkaj duarangaj aludoj ĉe Floruso kaj Paŭlo Orosio rilate al la Kantabraj militoj. Alia informo venas el arkeologio (nekropoloj) kaj epigrafio.

La turmogoj okupia la centr-okcidentan zonon de la aktuala provinco Burgoso kaj parton de la orienta zono de la aktuala provinco Palencio. Oni atribuis al ili la setlejojn Segisamone, Pisoraca, Deobrigula, Ambisna kaj Bravum. Aliaj eblaj setlejoj estus Trifinium, Mancellus kaj Auca.