Turoj Abraĵ Al Bait

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Abraj-al-Bait-Towers.JPG
Vidita el Masjid al-Haram en Junio de 2012
Dum konstruado en Marto de 2011

Turoj Abraĵ Al Bait (angle Abraj Al Bait Towers, arabe أبراج البيت), ankaŭ Turhotelo Mekaa Reĝa Horloĝo (angle Mecca Royal Clock Tower Hotel), estas nomo de alta konstruaĵaro kun centra nubskrapulo de grupo Saudi Binladin Group en Mekao, Saŭd-Arabio.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis inaŭgurita en 2011. Ĝi estas luksa hotelo de la eŭropa Accor-entrepreno, la nubskrapulo altas 601 metrojn kun 95 etaĝoj kaj estas tiel plej alta konstruaĵo de Saŭda Arabio., la dua plej alta konstruaĵo de la mondo, post Burĝ Kalifo en Dubajo (828 m).

Arĥitekture, la ĉefturo imitas la horloĝan turon Big Ben kaj kroniĝas sur longa pinto per duonluna simbolo. La elrigardejo estas en alto de 558 metroj. Ĝis alto de 400 metroj, la kontrauaĵo konsistas el ŝtalbetono. Super tio oni konstruas el ŝtalo.

La konstruaĵo havas utilan surfacon de pli ol 1 milionoj da kvadrataj metroj kaj povas akcepti pli ol 30.000 pilgrimantojn, gastojn.

Konstrulaboroj[redakti | redakti fonton]

La subgrundaj laboroj komenciĝis en 2004, la supergrundaj laboroj en 2006. Oni atingis en somero de 2010 alton de 500 metroj kaj muntis la grandegan horloĝon al la turo. La maksimuman alton de 601 metroj oni atingis la 6-an de julio 2011 per lokigo de la pinto. La duonluno havas diametron de 23 metroj kaj estas enirebla.