Tutmonda koalicio por lingvaj rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj
vdr

La Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj (TKLR) (angle Global Coalition for Language Rights (GCLR)) estas internacia NRO kiu fokusiĝas pri lingvaj rajtoj kaj kies agadoj estas por disvastigi la konscion kaj praktikon de tiuj rajtoj, ĉefe por la parolantaj de nedominaj lingvoj.

La Koalicio rekonas la limojn de uzado de la angla kiel la lingvo de komunikado kaj aktive laboras por evoluigi strategion por plurlingva engaĝiĝo. La GCLR funkciigas sur retmodelo. Ĉiu individuo aŭ organizo, kies laboro kongruas kun la misio de la koalicio estas bonvenata aliĝi, en aktiva aŭ subtenanta rolo.

Dum la Invado de Rusio en Ukrainion (2022) la organizo kondamnis la misuzon de lingvorajtaj diskursoj por false portreti la invadon kiel defendon de lingvaj rajtoj de ruslingvanoj. [1]

Celoj[redakti | redakti fonton]

  • Subteni tutmondajn klopodojn por pliigi aliron al kritikaj informoj/servoj
  • Subteni egalan ciferecan reprezentadon preter lingvaj baroj
  • Krei iniciatemajn respondojn al sociaj, edukaj, ekonomiaj kaj mediaj defioj, kiuj inkluzivas ne nur parolantojn de ĉefaj lingvoj, sed ankaŭ indiĝenajn kaj subreprezentitajn lingvojn.

Alivorte, engaĝiĝi en tutmonda konversacio, kiu permesos al ni esti pli efikaj loke.

El la retejo[redakti | redakti fonton]

"Eĉ se vi parolas dominan lingvon, vi ankoraŭ havas limigitan vidon de la disponeblaj informoj.

​Vi povus supozi, ke estus multaj universalaj temoj tra diversaj lingvaj eldonoj. Estas tamen malpli ofta enhavo inter lingvoj: 74% de konceptoj havas artikolojn en nur unu lingvo, kaj 95% de konceptoj estas en malpli ol ses lingvoj en Vikipedio.

Malegalecoj en la disponeblaj informoj por malsamaj lingvoj interrete havas implicojn por kiu kaj kio estas reprezentita — kaj de kiu. Se oni esploras kiel aspektas la mondo se oni parolas ekz. la hebrean aŭ la araban, tre malsama bildo estas pentrita de tiu, kiun la angla priskribas. Estas grandegaj informvakuoj en neregantaj lingvoj, kie homoj, lokoj kaj kulturoj estas englutitaj en la mallumon. Kaj kiam vi rigardas lokojn priskribitajn de pli malgrandaj lingvoj en Vikipedio, estas precipe la tutmonda sudo kiu malaperas." (La cifereca lingva disiĝo — Kiel la lingvo, kiun vi parolas, formas vian sperton de la interreto?)

​ Plue, eĉ se, laŭ iuj, interreto estas katalizo por la formorto de multaj el la malpli parolataj lingvoj de la mondo, la afero de cifereca lingva reprezentado fariĝas problemo nur se oni unue kapablas aliri la interreton. Kvankam en 2016 la Unuiĝintaj Nacioj deklaris aliron al interreto kiel baza homa rajto, miliardoj da homoj tra la mondo kiuj parolas minoritatajn lingvojn daŭre estas ciferece senrajtigitaj de aŭ iliaj registaroj reduktante aliron al la interreto, aŭ per la foresto de baza cifereca infrastrukturo kaj manko de baza cifereca kapablo kaj poveco (vidu ciferecaj rajtoj).

Tamen, kun interreta aliro daŭre etendita al antaŭe malkonektitaj komunumoj kaj multaj foraj geografioj, oni vidas ke novaj ŝancoj por lingva povigo ankaŭ aperas. Ni tiale kredas, ke ĉe ĉi tiu sama intersekciĝo de ciferecaj, homaj kaj lingvaj rajtoj ni povas kune defii la lingvan hegemonion de kelkaj regantaj lingvoj kaj pledi por ciferecaj lingvaj rajtoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en, uk, ru) Statement of the Global Coalition for Language Rights on the Conflict in Ukraine (Deklaro de la Tutmonda Koalicio por Lingvaj Rajtoj pri la Konflikto en Ukrainio), Global Coalition for Language Rights, la 3-an de marto 2022.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]