UMEA-Shinoda-Premio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
UMEA-Shinoda-Premio
honorigo
Nomita laŭ Universala Medicina Esperanto-AsocioHideo Shinoda
Fondita de Hideo Shinoda vd
Fondita en 1973
vdr

La UMEA-Shinoda-Premio estas fondita de d-ro Hideo Shinoda (19011985) en 1973 kun kapitalo je 3 000 000 da japanaj enoj. En sekvaj jaroj li dufoje plimultigis la kapitalon, ĝis 1982 ĝi sumiĝis je 10 000 000 da japanaj enoj. Ĝi estas donate al la esperantisto, kiu prezentais sian propran medicinan esploraĵon publikigitan en Esperanto kaj rekonitan de l’Komitato de tiu ĉi Premio kiel meritplenan. La Premio konsistas el “Memora Medalo” kaj “Premia Mono”. La Premio dum komenca periodo estis nome UMEA-Premio, kaj post forpaso de d-ro Shinoda en 1985, por memoriĝo al kiu la komitato decidis ŝanĝi ĝin kiel nuna nomo. La Premio unuafoja estas donita al du hungaraj kuracistoj d-ro István Hegyi kaj d-ro János Török en la 13-a UMEA-Jarkunveno ĉe la UK 1974 en Hamburgo.