Ultraviola radiado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ultraviolatransviola radiado estas elektromagneta radiado kun ondolongo inter 380 nm kaj 10 nm.

La supran limon de ĝia ondolongaro formas la viola lumo, kiu estas la plej altfrekvenca lumo videbla por la homa okulo. La suba limo estas arbitre fiksita; radiadon kun pli mallongaj ondoj oni nomas rentgena.

Ofte oni jene dividas la ultraviolajn radiojn (UV) laŭ la ondolongo:

  • UVA, 380–315 nm; nomataj ankaŭ "nigra lumo"; tiaj radioj trairas ordinaran vitron kaj bronzigas la homan haŭton. Ili estas uzataj ankaŭ por fluoreskigi certajn substancojn. Interalie ili lumigas dentojn kaj tolaĵojn lavitajn per modernaj lavensoj.
  • UVB, 315–280 nm; tiaj radioj ne trairas ordinaran vitron; ili bronzigas, sed ankaŭ brulumigas la homan haŭton kaj kaŭzas haŭtan kanceron.
  • UVC, 280–10 nm; ĝi utilas por mortigi malutilajn mikroorganismojn; tiu efiko baziĝas sur la alta energio de la ultraviolaj fotono, kiu kapablas difekti la strukturon de vivantaj ĉeloj; sub 200 nm ĝi kapablas jonigi atomojn. Aero absorbas radiadon sub ondolongo de 200 nm. Pura nitrogeno tamen tralasas UV-radiojn ĝis ondolongo de 150 nm.

La Suno elradias ĉiujn tri specojn, sed pro la ŝirmo de la atmosfero preskaŭ nur UVA atingas la surfacon de la Tero; nur 1 % estas UVB kaj UVC. Pro la difektiĝo de la ozona tavolo tiu parto nun pligrandiĝas.

Vidu ankaŭ