Ungelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Ĉeĥio > Prago > Malnova Urbo > Ungelt < Turismo


Ungelt
Týn
konstruaĵa komplekso
Lando Ĉeĥio vd
Situo Malnova Urbo
Situanta sur Týnská • Štupartská • Malá Štupartská • Týn
Situo
Geografia situo 50° 5′ 17″ N, 14° 25′ 25″ O (mapo)50.0880114.42373Koordinatoj: 50° 5′ 17″ N, 14° 25′ 25″ O (mapo)
Ungelt (Prago)
Ungelt (Prago)
DEC
Ungelt
Ungelt
Situo de Ungelt
Map
Ungelt
vdr

UngeltTýn estas loko en la historia centro de Prago (Praha). La loko estas loĝata ekde la 10-a jarcento. Origine ĝi estis princa bieno aŭ foirkorto, kie fremdaj komercistoj aĉetadis kaj vendadis en Praha siajn varojn kaj ĉi tie oni ankaŭ doganigis ilin ĝis la jaro 1774. Ĝis hodiaŭ konserviĝis la ĉefaj trajtoj de la origina aranĝo de enfermita korto kun du larĝaj traveturejoj. La plej notinda monumento estas "domo Granovský" n-ro 640/2 (aliro el strateto Tynská), renesancstila, konstruita ĉirkaŭ 1580. Ĝia norda alo, n-ro B39/1, montras al la korto sian arkadforman loĝion, ornamitan per sgrafitoj.

En la strateto "Týnská" specialan atenton de esperantistoj meritas la domo n-ro 629/3 "Ĉe nigra elefanto", en kies gotika ejo troviĝis la Esperanta biblioteko. Tiu ĉi unika kolekto apartenis al la Esperantista klubo en Praha, kiu kompletigis ĝin ekde sia fondiĝo en 1902. Inter la unuaj administrantoj estis fama ĉeĥa poeto Stanislav Kostka Neumann. Nun la biblioteko troviĝas en la Urba Muzeo de Česká Třebová.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.