Union Station (Metroo de Vaŝingtono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stacio Union Station

Union Station estas stacio de la metroo de Vaŝingtono. Ĝi estis inter la unuaj stacioj, kiuj ekservis la 27-an de marto 1976. Ĝi estas la plej uzata stacio de la reto; en 2006 ĝi havis 11,9 milionojn da pasaĝeroj.

En Union Station trafikas la ruĝa linio. La kajo estas insula (intertraka) kaj havas du en-/elirejojn: unu, centra, iras al strato Massachusetts Avenue kaj al la ĉefa parto de la stacidomo; la alia, je la norda fino, al la 1-a strato nord-orienta (1st Street NE) kaj al la ĉefa ekira stacidoma halo.

Ŝildfosto kun la malnova stacia nomo

La nomparto Station rilatas ne al la metroa stacio, sed al la fervoja stacio Union Station, sub kiu ĝi trovigas. Granda parto de la pasaĝeroj tie ŝangas inter metroo kaj fervojo (kompanioj Amtrak, Virginia Railway Express, MARC Train). Origine la metroa stacio nomiĝis Union Station-Visitor Center (= Unia Stacio – turisma centro), sed la tiea turisma centro devis esti fermita en 1978 pro nesufiĉa intereso. Do oni forprenis ĝian nomon el la nomo de la stacio; ĝi tamen restas sur kelkaj malnovaj ŝildoj.