Universala simbola lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universala simbola lingvo (france Langue Universelle Symbolique) ankaŭ nomata Lus et Lia, estas apriora lingvo kreita de Edward Croegaert en 1909.

La lingvo havas 8 vokalojn, 8 verajn kaj 8 plursonajn konsonantojn. Tute kiel en Esperanto la „primitivaj vortoj” interrilatas, kaj tio povas esti klare montrata en tabelo de 50 ĉeloj. Inter la vortoj estu, se eble, iu rilato, ekzemple ligno estas hesrhatha kaj arbo estas hashthheru. Vortoj povas esti kunmetataj formante pli longan strukturon, kiel ekzemple en Esperanto. „Nekoruptebleco” – 4 nocioj plus 1 finaĵo – estas epkhorrubhdibilidhey.

Rimarkinde estas, ke ĝi estas apenaŭ konata, kvankam de ĝi ekzistas franclingva lernolibro, kaj kvankam ĝi estas citita en Historio de la Mondolingvo de Ernest Drezen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]