Federacia Universitato de Minas-Ĝerajso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Universidade Federal de Minas Gerais (Federacia Universitato de Minas Gerais, konata per la mallongigo UFMG) estas publika universitato, lokata en Belo Horizonte, subŝtato Minas Gerais, Brazilo. La studentoj eniras en la universitato per grandega ekzameno pri ĉiuj temoj studataj en meza lernejo.

UFMG estas unu el plej grandaj universitatoj en Brazilo, ĝi estas la kvina. Ĝi oferas 75 gradajn kursojn, kiel Medicino, Ekonomio, Leĝo, Inĝenierarto kaj aliaj Sciencaj kaj Artaj kursoj. Ĝi ankaŭ oferas altnivelajn kursojn kiel Postmezgrada (79), Majstra (66) kaj Doktora kursoj (57). Entute, UFMG havas 37 479 studentojn.

La universitato havas tri ĉefajn kampusojn: Pampulha, Sanaj Sciencoj kaj Montes Claros. Pampulha estas la ĉefa kampuso (kie estas la rektoro) kaj ĝi havas 8 775 579 kvadratajn metrojn.

Eksteraj Ligiloj