Universitato de Gujano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato de Gujano
publika universitato
moto To discover, generate, disseminate, and apply knowledge of the highest standard for the service of the community, the nation, and of all mankind within an atmosphere of academic freedom that allows for free and critical enquiry.
Malkovri, generi, disvastigi kaj apliki scion de la plej alta normo por la servo de la komunumo, la nacio, kaj de la tuta homaro ene de atmosfero de akademia libereco kiu permesas liberan kaj kritikan esploron.
Informoj
fondodato 1963
Situo
Geografia situo 6° 48′ 44″ N, 58° 7′ 1″ U (mapo)6.812254-58.117064Koordinatoj: 6° 48′ 44″ N, 58° 7′ 1″ U (mapo)
lando Gujano
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Universitato de Gujano (Gujano)
Universitato de Gujano (Gujano)
DEC
Universitato de Gujano
Universitato de Gujano
Map
Universitato de Gujano
vdr

La Universitato de Gujano, en Ĝorĝtaŭno, Gujano, estas publika universitato fondita en 1963 de la Gujana registaro [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Cheddi Jagan, la tiama ĉefministro de Brita Gujano, sentis ke la Universitato de Karibio, al kiu lia registaro kontribuis ekde 1948, mankis al la postulo de siaj samlandanoj je alteduko. La 4-an de januaro 1962, Jagan komunikis kun Harold Drayton, tiam en Ganao, petante al li serĉi la konsilon de W. E. B. DuBois en fondado de nova universitato [2][3].

Drayton revenis al Brita Gujano en decembro 1962, kaj estis pro siaj konsiloj ke Jagan skribis al socialismaj akademiuloj en Britio kaj Usono, inkluzive de Joan Robinson de la Universitato de Kembriĝo, Paul Baran de Universitato Stanford kaj Lancelot Hogben de la Universitato de Birmingham kun la celo impliki ilin en dungitaro

La universitato estis fondita en la grundoj de Queen's College malfrue en 1963. Ĝia unua kanceliero estis Edgar Mortimer Duke kaj ĝia unua rektoro kaj vickanceliero estis la brita biologo kaj matematikisto, Lancelot Hogben [4].

Organizo[redakti | redakti fonton]

La universitato estas dividita en 7 fakultatojn:

  • Fakultato de Arto
  • Fakultato de Natursciencoj
  • Fakultato de Sociaj Sciencoj
  • Fakultato de Edukado kaj Homaro
  • Fakultato de Sansciencoj
  • Fakultato de Teknologio
  • Fakultato de Agrikulturo kaj Forstado

Aldone al la fakultatoj, ĝi ankaŭ enhavas la Instituton de malproksima kaj daŭriga Eduko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. University of Guyana (angle). Alirita 27 February 2023.
  2. Letters, "Political resistance to the birth of UG", Kaieteur News Online, 13 July 2009.
  3. Guyana.org "Establishment of the University of Guyana".
  4. The University of Guyana: Perspectives on its Early History (Toronto, 2002).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]