Universitato de Zaragozo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Universitato de Zaragozo estas supera publika edukcentro, kiu havas plurajn filiojn en areoj de Zaragozo, Huesca, Ĥako, Teruelo kaj La Almunia de Doña Godina, ĉiuj en la Aŭtonoma Komunumo Aragono, Hispanio.

Fondita en 1542, en 2008 ĝi havis pli ol 32.000 studentojn kaj 3.500 profesorojn tra ĝiaj 22 centroj. La nuna rektoro estas Manuel López Pérez. La komencoj de la supera edukado en Aragono venas de la Akademio fondita en Huesca far Quinto Sertorio (1-a jc. a.K). Inter ĝiaj studentoj troviĝis la humanisto Miguel Servet, la historiisto Jerónimo Blancas, la ĉefepiskopo Pedro Apaolaza Ramírez, la matematikisto Julio Rey Pastor, la politikisto kaj verkisto José Martí (Nacia Heroo de Kubo), Santiago Ramón y Cajal, Nobel-Premio pri Medicino en 1906, Manuel Azaña, prezidanto de la Dua Hispana Respubliko kaj la bibliotekistino María Moliner, aŭtorino de la fama Vortaro de la utiligo de la hispana.

Eksteraj ligiloj