University College Utrecht

El Vikipedio, la libera enciklopedio
University College Utrecht
universitato-kolegio
Informoj
fondodato 1999
Situo
Geografia situo 52° 5′ 0″ N, 5° 8′ 52″ O (mapo)52.08335.1478Koordinatoj: 52° 5′ 0″ N, 5° 8′ 52″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Utreĥto
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
filiita al
Universitato Utrecht vd
University College Utrecht (Nederlando)
University College Utrecht (Nederlando)
DEC
University College Utrecht
University College Utrecht
Map
University College Utrecht
vdr
University College Utrecht campus

University College Utrecht (UCU) estas internacia 'Honora Universitato' de la Universitato Utrecht (UU). UCU estas elekta bakalaŭra universitato de liberaj artoj kun 700 studentoj, ene de la Universitato Utrecht. Ĝi havas propran loĝejan kampon en Utrecht (Nederlando), inter la du lokoj de la Universitato Utrecht. La instrua lingvo estas la angla.

Kampo[redakti | redakti fonton]

La loĝeja kaj instruada kampo de UCU troviĝas en la antaŭa Kromhout Kazerne, armeejo de la komenco de la 20-a jarcento, kiu apartenis al la Holanda Akvalinio. La studentoj loĝas en la plej malnova kvarono de la armeejo, la aliaj tri kvaronoj restas posedoj de la Nederlanda defendministerio.

Loĝado kaj vivado[redakti | redakti fonton]

Studentoj loĝas en studentloĝejoj sur la kampo. La manĝejo faras tri manĝojn ĉiutage dum la studjaro (du semajnfine). La universitato ankaŭ havas propran trinkejon, la USCA College Bar.

Somere plejparto de la studentoj foriras kaj estas malmultaj loĝejoj por resti surkampe. Revenante post la somero la studentoj moviĝas en novan ĉambron en nova 'unuo' kun novaj samdomanoj. La domoj havas 2- ĝis 12-personajn ĉambrojn kaj komunajn lokojn (banejoj, necesejoj kaj loĝoĉambro kun kuirejeto).

Studentaro[redakti | redakti fonton]

En 2007 University College Utrecht enhavis 675 studentojn. El tiuj 675 studentoj, 67 % havas la Nederlandan naciecon. La ceteraj 33 % havas diversajn naciecojn[1]. Ĉiuj studentoj ankaŭ estas membroj de la University College Student Association (UCSA), kiu organizas sociajn kaj kreemajn agadojn. Ĝin estras sesmembra estraro ĉiujare elektita. Krome, la All Students Interest Council (ASIC)[rompita ligilo] defendas instruadajn kaj loĝejajn interesojn de studentoj. Kiel la UCSA-a estraro la anoj de ASIC elektiĝas de la studentoj ĉiujare. Ankaŭ estas du frataroj (Disputum Primus Erectus[rompita ligilo] kaj O.H.G. Equites[rompita ligilo]), du fratinaroj (O.D.D. Allure and Luna[rompita ligilo]) kaj unu gefrataro Felix.

Surkampa vivo[redakti | redakti fonton]

La studentaro de UCU estas sociega municipo kun multaj kaj oftaj interrelatoj. Tion kaŭzas la relativa malgrandeco de la kampo, la diverseco de agadoj organizitaj de la multaj komitatoj de UCSA, la kampa trinkejo, kelkaj gefrataroj kaj la miksita surkampa loĝado. La kampa trinkejo estas la centro de la kampa vivo. Precipe marde kaj vendrede, kaj dum specialaj vesperoj, la trinkejo homplenas kun granda parto de la UCU-aj studentoj, kaj ankaŭ kun intaj studentoj kaj eksterkampaj geamikoj.

La studentaj komitatoj ankaŭ gravas en la kampa vivo. De komitatoj organizitaj agadoj inkluzivas sportojn, muzikon kaj politikon. Por montri la internaciecon de la universitato, UCU ĉiujare organizas multlaŭditajn Modelajn Unuiĝintajn Naciojn: UNISUN.

Instruadaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Academic Building

La lecionoj okazas en kvar instruadaj konstruaĵoj. Ili staras ĉirkaŭ centra placo je du flankoj de College Hall kaj enhavas la kvar fakultatojn ĉiujn nomitajn laŭ famaj filozofoj/sciencistoj:

  • Voltaire loĝigas la fakultaton 'Humanities' kiu enhavas historion, filozofion, religiajn studojn, literaturon, arthistorion, muzeajn studojn kaj lingvosciencon.
  • Locke loĝigas la fakultaton 'Social Sciences' kiu enhavas juron, psikologion, politiksciencon, homan geografion, ekonomion, antropologion kaj sociologion.
  • Newton loĝigas la fakultaton 'Sciences' kiu enhavas vivajn sciencojn, matematikon, fizikon, ĥemion kaj tersciencon. Historie ĝuste la konstruaĵo Newton havas ĉambron 'Leibniz'.
  • Descartes loĝigas la fakultaton 'Academic Core' kiu enhavas la devigajn kursojn Enkonduko al universitato, Metodoj & statistikoj kaj la modernaj lingvoj (Hispana, Nederlanda, Franca, Germana, Itala. Kursaro de la Ĉina ekde nelonge ankaŭ haveblas. Studentoj devas lerni almenaŭ unu novan fremdan lingvon). Krome, ĝi enhavas kursojn kiaj Multkomunikiloj kaj Kreema skribado.

Elekto de studentoj[redakti | redakti fonton]

La allaspolitiko por studentoj baziĝas je kvalito, studaj interesoj kaj motiviteco. La aliĝa procezo inkluzivas alsendon de letero de motiviteco, referencoj, pruvilo de flueco je la angla, kaj intervjuon. Ĉio ĉi estas nenormala en Nederlando. Ankoraŭ estas probleme leĝe kaj socie; pro tio UCU ricevis ian famon de elitismo kaj aroganteco. Plejparto de la UCU-a studentaro estas sociekonomike simila al la ĝenerala studentaro de Nederlando, kaj multaj Nederlandaj kaj eksterlandaj UCU-studentoj bezonas, por subteni sin, pruntojn kaj postenetojn, kio ne estas facila pro la intenseco de la UCU-a studada programo. Tial UCU starigis studenthelpan fonduson kaj aktive serĉas monon; lasttempe ĝi havas malfacilaĵojn sekurigi stipendiojn por eksterlandaj studentoj. Plia problemo por la celo de UCU havi diversan internacian studentaron kaŭzas la lasttempaj registaraj decidoj, kiuj malfaciligas al eksterlandanoj ricevi enloĝan permesilon por Nederlando.

Studado[redakti | redakti fonton]

UCU estas trijara bakalaŭra programo por B.Sc. aŭ B.A. de Liberaj artoj kaj scienco. La universitato ne instruas magistrajn kursojn, sed studentoj povas partopreni la programojn de la Universitato Utrecht. Studentoj de UCU ankaŭ estas studentoj de la Universitato Utrecht kaj tial rajtas uzi ĉiujn ĝiajn servojn, kiaj librejoj kaj aliaj.

Studjaro[redakti | redakti fonton]

La studjaro komenciĝas en la lasta semajno de aŭgusto aŭ la unua semajno de septembro kaj konzistas je du jarduonoj de 16 semajnoj (inkluzive unu meztempa ferisemajno). Ĉiun jarduonon studento sekvas 4 kursojn. Estas elekta kvinsemajna studsomero, dum kio studento povas sekvi unu kurson por pliaj poentoj, por speciala kurso aŭ por kompensi malsukcesan kurson.

La diplomiĝa solenaĵo kutime okazas junie en la gotika preĝejo 'Dom' aŭ en la urba teatro en la mezepoka urbocentro de Utrecht. La solenaĵo estas tre nenederlanda: diplomiĝantaj vestas ĉapelon kaj mantelon, la plej bona studento faras parolon kaj la University College Alumni Association (UCAA) donas la Alumni Award al studento bonega kaj stude kaj socie.

Honoran diplomon ricevas la studentoj diplomiĝantoj kun mezkvanto de poentoj 3,0 aŭ pli; krome estas tri niveloj de laŭdo (cum laude por tiuj kun mezkvanto inter 3,5 kaj 3,79, magna cum laude por la mezkvantoj inter 3,8 kaj 3,89, kaj summa cum laude por la studentoj kun mezkvanto 3,9 aŭ pli).

Kursoj[redakti | redakti fonton]

Post sia unua jaro studentoj elektas specialecon je aŭ Humanities, Social SciencesSciences, aŭ duoblan specialecon aŭ interfakultatan specialecon. Por la lasta kazo studento devas doni konvinkajn kialojn al la estro de edukado.

Al studentoj konsiliĝas esplori kombinadon de kursoj, por kuraĝigo de multfakaj esploro kaj interesoj. Studento devas sekvi por ĉiu specialeco 10 kursojn, el kiuj tri altnivelaj kaj en du fakoj, por ricevi la diplomon B.A. (Bakalaŭro pri arto). Por diplomo de B.Sc. (Bakalaŭro pri scienco) studento bezonas 12 kursojn en la scienca fakultato, la pliaj du kursoj estas laboraj kursoj sekvendaj dum la studsomero. Krome, studento devas sekvi almenaŭ unu kurson en ĉiu fakultato, lerni unu novan fremdan lingvon kaj sukcesi la kursojn Universitata angla kaj Enkonduko al universitato kaj aliaj kursoj devigaj por la specialeco.

Ĉiu kurso validas 4 UCU-ajn kreditpoentojn (aŭ 7,5 ECTS). Estas ĉiama juĝado baze de artikoloj, prezentoj, kurspartopreno kaj ekzamenoj. Poentoj (juĝnotoj) estas inter A kaj F (A estas 4,0).

Interŝanĝaj programoj[redakti | redakti fonton]

Krom sekvi kursojn ĉe aliaj universitatoj en Nederlando UCU-studentoj ankaŭ povas partopreni interŝanĝon kun diversaj multlaŭdataj universitatoj de la tuta mondo, de Kalifornio ĝis Kioto kaj inkluzive ĉiujara honorega loko ĉe la Universitato de Kembriĝo en la UR.

Eidos[redakti | redakti fonton]

La universitato ankaŭ publikigas propran sciencan revuon Eidos kun redakta estraro konzistanta el kaj instruistoj kaj studentoj. La redaktistoj kutime estas studentoj. Ĉiusomere ĝi kombinas la 10 plej interesajn kaj plej bonajn el la studentaj artikoloj faritaj tiujare kun tema fotaro fare de unu de la studentoj.

Historio kaj filozofio[redakti | redakti fonton]

Starigita en 1998 de Hans Adriaansens kaj formale starigita en 1999, UCU estis la unua honora universitato de Nederlando. Poste honora programo stariĝis en Maastricht, University College Maastricht, kaj antaŭ nelonge Hans Adriaansens starigis la Roosevelt Academy - ankaŭ parto de Utrecht University - en Middelburg. En 2009, la Universitato de Amsterdam malfermos similan universitaton.

Hans Adriaansens volis doni al studentoj alian eblon ol la grandaj 'edukadfabrikoj' kiuj, laŭ li, estas Nederlandaj universitatoj: nepersonaj, neefikaj kaj samaj por ĉiu. Inter alie li starigis UCU por komencigi diskuton pri alta edukado en Nederlando: estu pli da atento por la plej bonaj studentoj se Nederlando volas resti en la supraĵo de la monda merkato.

La elektaj universitaj de Hans Adriaansen estas ankoraŭ priparolataj en Nederlando. Ekzistas dubo pri la laŭleĝeco de la agadoj de UCU, ĉar la nederlanda leĝaro garantias aliron al alta edukado por ĉiu kiu havas diplomon VWO (la plej alta mezlernejo). UCU uzas truon en tiu leĝo per igi la studentojn aliĝi al programo de la Universitato Utrecht kaj nur poste 'inviti' ilin studi ĉe UCU, kiu estas 'honora programo' de kelkaj aliaj fakultatoj de la Universitato Utrecht. Tial la nomo 'Honora universitato'.

Diplomiĝintoj[redakti | redakti fonton]

La penoj de UCU efikas: diplomiĝintoj de UCU akceptiĝis al programoj ĉe altkvalitaj universitatoj ĉie, kiaj la Universitato de Oksfordo, Universitato de Kembriĝo, Universitato Harvard, kaj la Universitato de Kalifornio. La diplomiĝintojn de UCU reprezentas la University College Alumni Association (UCAA).

Junie 2007, University College Utrecht juĝiĝis pri multaj ecoj fare de unika komitato konsistanta el kaj konsilantaro de QANU, sendependa juĝisto de altnivelaj edukadprogramoj en Nederlando, kaj delegitoj de la Usona Altniveledukada Komitato. La raporto juĝis la kvaliton de ĝia edukado kaj la atingitan nivelon 'bonega'. Ĝi laŭdis la sukceseman internacian alvokon de UCU kaj trovis la universitaton en elstara loko por disvolvi ĝian propran markon Liberaj artoj kaj scienco, por plenumi la defioj de la 21a jarcento.

Kotizoj[redakti | redakti fonton]

La sekvaj nombroj validis por la studjaro 2008-2009. Studentoj pagis € 7348,-- por 10 monatoj loĝado kaj manĝado. Studentoj de ene de la Eŭropa Ekonomia Areo pagas instruadkotizon po € 1565,--, Ne-EEA-studentoj pagas € 6500,--. Ĉiuj studentoj pagas Internacieco-kotizon po € 650.-- kaj kotizo po € 50.-- por la membreco de UCSA (University College Students Association).[2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referoj[redakti | redakti fonton]