Unua libro de Nifai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Libro de Mormon
Book of Mormon English Missionary Edition Soft Cover.jpg
v  d  r
Information icon.svg


Unua Libro de Nifai estas la unua libro de Libro de Mormon. Ĝia kompleta titolo estas: Unua Libro de Nifai: Lia regado kaj ministerio. Ĝi estas rakontita unuapersone (interna rakontisto) kaj komencas ĉ. la jaro 600 a.K, kun la profeto nomata Nifai kaj lia familio. La Dua libro de Nifai estas daŭrigo de la rakontado, de la sama aŭtoro.

Citaĵo
 Kroniko pri Lihai kaj lia edzino Saria, kaj liaj kvar filoj, nomitaj (ek de la plejaĝa komencite) Laman, Lemuel, Sam, kaj Nifai. La Sinjoro avertas Lihain, ke li forlasu la landon Jerusaleman, ĉar li profetas al la popolo koncerne ties pekoj, kaj ili pristrebas mortinsidi lin. Li entreprenas tritagan vojaĝon en la sovaĝejon kun sia familio. Nifai revenas kun siaj fratoj al la lando Jerusalema por kunpreni la dokumentojn de la judoj. La raporto pri iliaj suferoj. Ili edziĝas je la filinoj de Iŝmael. Ili kunprenas siajn familiojn kaj vojaĝas en la sovaĝejon. Iliaj suferoj kaj afliktoj en la sovaĝejo. La sinsekvo de iliaj vojaĝoj. Ili alvenas al la grandaj akvoj. La fratoj de Nifai ribelas kontraŭ li. Li hontigas ilian kaj konstruas ŝipon. Ili nomas la lokon Abundeco. Ili transvojaĝas la grandajn akvojn al la promesita lando. Ĉi tio estas konforma al la raporto de Nifai, aŭ, alivorte: Mi, Nifai, skribis ĉi tiun kronikon.