Unurela fervojo
Unurelvojo estas fervojo aŭ metroo kun trako, kiu konsistas el unu relo. La veturilo veturas sur ĝi aŭ sub ĝi.
Unurelvojoj ne estas oftaj kaj ne estas uzataj por longaj distancoj. Ilia malavantaĝo estas granda kosto de ekspluatado, precipe vintre, kaj ne sufiĉa kapacito de vagonoj.
Unurelvojoj laŭ landoj
Britio
Ekzistas unurelvojo ĉe la flughaveno London Gatwick, kiu ligas ties terminalojn.
Germanio
En la germana urbego Dortmund ekzistas unurelvojo ĉe la universitato.
Japanio
En Japanio, unurelvojo estas speco de fervojo laŭ juro. La plejlonga fervojo en Japanio, Osaka Rapida Fervojo estis la plejlonga unurelvojo en la mondo laŭ Guinness-libro de rekordoj.
- Tokyo Monorail
- Linio Haneda 17.8km
- Tokia Metropola Oficejo pri Transporto
- Ueno-Unurelvojo 0.3km
- Tama-Toshi-Unurelvojo-Linio
- Linio Tama-Toshi-Unurelvojo 16.0km
- Chiba-Toshi-Unurelvojo
- Maihama Resort Line
- Disney Resort Line 5.0km
- Shonan-Unurelvojo
- Linio Enoshima 6.6km
- Meitetsu
- Osaka Rapida Fervojo
- Linio Osaka Unurelvojo (ĉefa) 21.2km
- Linio Saito 6.8km
- Sky Rail Service
- Linio Seno 1.3km
- Kitakyushu Kosoku Tetsudo
- Linio Kokura - 8.8km
- Okinawa-Toshi-Unurelvojo
Rusio
En Moskvo, Rusio unurelvojo komencis funkcii la 20-an de novembro 2004, kiel aŭtonoma transportilo. Ĝi pasas tra Ostankino (distrikto) de la ĉefurbo kaj ligas la lokon situantan ĉe Tutrusia Ekspozicia Centro kun la loko ĉe metrostacio "Timirjazevskaja". Ĝia longeco estas 8,6 km.
Vagonaroj veturas preter Ostankina bieno, Triunuo preĝejo, TV centro kaj ceteraj belaj vidindaj objektoj de Moskvo.
Ekde 2008 ĝi estas parto de moskva metroo.