Urbodomo de Bremeno
El Vikipedio
| Urbodomo de Bremeno* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | iii, iv, vi | |
| Fonto | 193 | |
| Regiono** | Eŭropo kaj Nordameriko | |
| Koordinatoj | 53°4′33″N 8°48′26″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 53.07583 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">53.07583°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 2004 (28-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
La konstruaĵo Urbodomo de Bremeno (Bremer Rathaus) estas unu el la plej gravaj ekzemploj de la gotika arkitekturo en Eŭropo. En la jaro 2004 ĝi estis nomumita Monda heredaĵo de Unesko, kune kun la Statuo de Rolando. La konstruaĵo estas sidejo de la Senato, de la senatestro kaj la urbestro de Bremeno.
La urbodomo situas en la bazarplaco (Marktplatz) en la historia urboparto de la urbo. En la jaro 1251 oni mencias urbodomon kun la nomo domus consulum, kiu troviĝis en la angulo de la stratoj Söberstrasse kaj Obernstrasse. Ĉirkaŭ 1400, en la pinto de la disvolviĝo de la urbo, oni planis la konstruadon de nova urbodomo. Ĉi tiu estis konstruita inter 1405 kaj 1410.