Urbodomo de Pesterzsébet

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Pesterzsébet estas impona konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Pesterzsébet.

La urbodomo en Pesterzsébet

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1882 en la iama vilaĝo estis konstruita vilaĝdomo, kie okazis la administrado. En la iama bazarejo pli nova domego pri administrado konstruiĝis en la jaroj 1905 kaj 1906. (La malnova vilaĝdomo estis malkonstruita en 1913.) Menciindas, ke pli frue en 1903 oni kreis skulptaĵon pri Lajos Kossuth antaŭ la estontan urbodomon. En 1944 britaj aviadiloj ofte bombardis Pesterzsébet, ankaŭ la urbodomo estis trafita. Post la 2-a mondmilito renoviĝo okazis, la administrado funkciis plu en la konstruaĵo. Pesterzsébet iĝis distrikto de Budapeŝto en 1950, poste la urbodomo nature estas distrikta urbodomo.

La enirejo de la urbodomo kun statuo de Lajos Kossuth

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa urbodomo situas sola laŭ placo inter arboj. Antaŭ la mondomilito la konstruaĵo havis 2 belegajn turojn, sed ankaŭ nun mankas volo kaj mono pri la rekonstruo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Aerfoto pri la urbodomo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.