Urones de Castroponce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urones de Castroponce
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47671
Demografio
Loĝantaro 95  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 6′ N, 5° 17′ U (mapo)42.098611111111-5.2816666666667Koordinatoj: 42° 6′ N, 5° 17′ U (mapo) [+]
Alto 750 m [+]
Areo 18,61 km² (1 861 ha) [+]
Urones de Castroponce (Provinco Valadolido)
Urones de Castroponce (Provinco Valadolido)
DEC
Urones de Castroponce
Urones de Castroponce
Situo de Urones de Castroponce
Urones de Castroponce (Hispanio)
Urones de Castroponce (Hispanio)
DEC
Urones de Castroponce
Urones de Castroponce
Situo de Urones de Castroponce

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Urones de Castroponce [+]
vdr

Urones de Castroponce [uROnes dekastroPONze] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco. Urones de Castroponce estas etimologie komprenebla kiel Furoj de Castroponce alude al Graflando de Castroponce, kun sidejo en la proksima loko Castroponce; tiu aldono utilis por distingi Urones disde ĝis samnoma Hurones, en la provinco Burgoso.

Urones de Castroponce en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.
Preĝejo de Urones de Castroponce en la provinco Valadolido.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,61 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 108 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 76 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Becilla de Valderaduey, Castrobol, Unión de Campos kaj Villavicencio de los Caballeros.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. Plej frua mencio de Urones de Castroponce kiel Urones estis almenaŭ de 1642, kiel Faragones en mezepoka latino de 970, kiel Furones de 1004, 1042, 1120, 1180... En 1310 ĝi apartenis al la Templanoj.

Urones estis unu el unuaj municipoj de Hispanio en kiu oni elektis socialista urbestron, post la municipaj balotoj de Novembro 1903; nome en Januaro de 1904 José Herrero, membro de la laborista socio de la vilaĝo, okupis tiun postenon pere de majoritato de tri socialistaj skabenoj.​

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la mudeĥara preĝejo. Aparte okazas festivalo de amatora teatro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]